Solovecaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solovecaj insuloj
Monaĥejo Soloveckij en la jaro 2004
Monaĥejo Soloveckij en la jaro 2004
Akvejo Blanka Maro
Geografia situo 65° 4′ N, 35° 44′ O65.06861111111135.734444444444Koordinatoj: 65° 4′ N, 35° 44′ O
Solovecaj insuloj (Rusio)
DEC
Solovecaj insuloj
Nombro de insuloj 6
Ĉefa insulo Solovec
Tuta areo 313 km²
Loĝantoj 968 (2002)
Mapo de la blanka maro kun la Solovecaj insuloj
Mapo de la blanka maro kun la Solovecaj insuloj
v  d  r
Information icon.svg
la monaĥejo

La Solovecaj insulojSolovki (ruse Соловецкие островаСоловки) estas insularo en nordokcidenta parto de Rusio, en Arĥangelska provinco. Ĝi situas en la Blanka maro, en la Onjega-golfo.

Ĝi konsistas el 3 pli grandaj insuloj (Solovec, Bolŝaja Muksalma kaj Anserskij) kaj multaj aliaj malpli grandaj. Ili havas la komunan surfacon de ĉ. 347 km². La insuloj estas rokaj (granita kaj gnejsa), ilin kovras miksaj arbaroj, malofte eĉ marĉoj.

La plej alta pinto estas la Golgota-monteto (107 m) sur la Anserskij-insulo.

La soloveca klostro estas la plej granda monaĥejo de Rusio. Ĝi estis fondita en la samnoma insulo en la 15-a jarcento.

Iom post la Oktobra Revolucio, la monaĥejo iĝis ĝermo de la rusa gulag-sistemo kaj iĝis prizono. Miloj da kontraŭrevoluciuloj mortis tie en la 1920-aj jaroj.

En 1974, la Solovecki-insuloj iĝis historiaj kaj arkitekturaj muzeoj kaj natura rezervejo de Sovetunio. Nun la monaĥejo tie estas reestablita, multaj turistoj vizitas la insulojn por vidi ties kulturajn kaj naturajn vidindaĵojn, inter ili estas ankaŭ multaj pilgrimoj.