Flago de Laoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Laoso.svg
Flago de Laosa reĝlando (1952-1975)

La flago de Laoso estis adoptita la 2-an de decembro 1975. La flago antaŭe estis uzita de la mallongdaŭra laosa naciista registaro de 1945. La flago konsistas el tri horizontalaj strioj, mezblua strio estas dufoje la alteco de la pinto kaj fundoruĝaj strioj. En la mezo estas blanka disko, la diametro de la disko estas 0.8 fojojn la alteco de la blua strio. La flagoproporcio estas 2:3. La nacia flago de Laoso estis adoptita en 1975, kiam la lando iĝis popola respubliko. Ĝi estas unu el la malmultaj komunistaj flagoj kiu ne utiligas la kvin-pintan stelon kiel emblemon. Tiu flago anstataŭis la originan flagon de Laoso, kiu estis ruĝa, kun triop-gvidita blanka elefanto sur piedestalo sub sunombrelo. Tio esprimis la antikvan nomon de la lando, "Lando de Miliono da Elefantoj," kaj originis de la 19-a jarcento. En la centro estas blanka disko simbolante la unuecon da la homoj sub la gvidado de la Revolucia Partio de Laosanoj kaj la brila estonteco de la lando. Ĝi ankaŭ laŭdire reprezentas plenlunon ĉe la rivero Mekongo. La ruĝaj strioj signifas la sangon verŝitan de la homoj en sia lukto por libereco, kaj la bluo simbolas prosperon.