Hiers-Brouage
| Hiers-Brouage | ||
|---|---|---|
La remparoj de Brouage |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
| Departemento | Charente-Maritime | |
| Arondismento | Rochefort | |
| Kantono | Marennes | |
| Interkomunumreto | Communauté de communes du Bassin de Marennes | |
| Urbestro | Jean-Marie Petit (2008–2014) | |
| Insee-kodo | 17189 | |
| Poŝtkodo | 17320 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 645 (2009) | |
| Loĝdenso | 20,6 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 45°51′02″N 1°04′28″U / 45.850556°N, 1.074444°UKoordinatoj: 45°51′02″N 1°04′28″U / 45.850556°N, 1.074444°U | |
| Alteco | 0 ĝis 26 m | |
| Areo | 31,35 km2 | |
| Situo | ||
|
|
||
Hiers-Brouage [jɛʁ bʁuaʒ] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 645 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Enhavo |
Geografio [redakti]
Hiers-Brouage konsistas el du partoj: la vilaĝo Hiers kaj la citadelo Brouage, kiuj estas ĉirkaŭataj de marĉoj. La komunumo havas maran bordon nordokcidente.
La najbaraj komunumoj estas Moëze norde, Beaugeay nordoriente, Saint-Jean-d'Angle oriente, Saint-Just-Luzac sude, Marennes sudokcidente kaj Bourcefranc-le-Chapus oriente.
Historio [redakti]
En la 14-a jarcento, Brouage estis haveno por komerco de salo. En la 16-a jarcento, ĝi iĝis milita haveno. Pierre de Conty d'Argencour konstruis tie citadelon en la 17-a jarcento. Hodiaŭ la maro estas 3 kilometrojn for de Brouage.
Brouage estis ankaŭ la deirpunkto de pluraj esplorvojaĝoj al Nova Francio (francaj kolonioj en Norda Ameriko): tie naskiĝis inter 1567 kaj 1580 Samuel de Champlain, la fondinto de Kebeko.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 17189-Hiers-Brouage (fr). Alirita la 19-an de novembro 2012.