Turismo en Charente-Maritime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Charente-Maritime en Francio

Turismo en Charente-Maritime estas grava parto de la ekonomio de tiu departemento de okcidenta Francio.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En 2009, 3500 turismaj firmaoj en Charente-Maritime donis laboron al 8550 homoj kaj produktis 1,6 miliardojn da eŭroj. En 2011, 35,1 milionoj da turistoj tranoktis en la departemento. 85 % el la turistoj estis francoj, kaj la ceteraj plejparte devenis de Britio, Nederlando, Germanio kaj Belgio. Inter la francoj, kvarono devenis de Francilio kaj 18 % de Puatuo-Ĉarentoj[1].

Turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Mara turismo[redakti | redakti fonton]

Strando en Saint-Georges-de-Didonne
Les Minimes, unu el la plej grandaj plezurhavenoj en Eŭropo

La unua allogaĵo de Charente-Maritime estas la oceano: la departemento havas 460 km da marbordo, inkluzive de 150 km da sablaj strandoj[1].

La turismaj strandoj plejparte koncentriĝas en tri sekcioj:

La ĉefaj banurboj de la departemento estas:

Charente-Maritime havas plurajn kuraclokojn; la ĉefaj estas en Rochefort, Jonzac kaj Saujon.

Ĝi havas ankaŭ 42 plezurhavenojn[1]. La plej grandaj estas Les Minimes (en La Rochelle), Royan kaj Saint-Denis-d'Oléron.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La Potevia Marĉo

En Charente-Maritime troviĝas kvarono de la Potevia Marĉo. La departemento havas 4 naturajn rezervejojn[2]:

Aldone, la departemento havas 1 020 km2 da arbaroj, el kiuj la plej grandaj estas la arbaro de La Coubre en la duoninsulo de Arvert kaj la arbaro de Saint-Trojan en la insulo Oléron. Ĝi havas ankaŭ 4 200 km da vojoj taŭgaj por bicikloj, 5 300 km taŭgaj por piedirantoj kaj 3 000 taŭgaj por ĉevaloj[1].

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Oficiale agnoskita heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La baziliko Saint-Eutrope en Saintes apartenas al la monda heredaĵo de Unesko.

Charente-Maritime havas kvin lokojn enskribitajn al la prestiĝa listo de la monda heredaĵo de Unesko:

Ĝi havas ankaŭ 838 historiajn monumentojn[5]. Multaj el ili estas preĝejoj kaj kasteloj.

Kvar komunumoj de Charente-Maritime apartenas al la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio[6]:

Religia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sainte-Radegonde en Talmont-sur-Gironde

Religiaj konstriuaĵoj estas tre multaj en Charente-Maritime: preskaŭ ĉiu urbo aŭ vilaĝo havas preĝejon. Plej multaj el ili estas konstruitaj en romanika stilo. Inter centoj da ili, eblas mencii la preĝejojn Sainte-Radegonde en Talmont-sur-Gironde, Notre-Dame en Surgères, Saint-Louis en La Rochelle, Saint-Martin en Esnandes, la abatejon Notre-Dame-de-Ré en La Flotte, ktp.

Kasteloj[redakti | redakti fonton]

La kastelo La Roche-Courbon

Kvankam ne tiel riĉa, kiel la valo de Luaro, Charente-Maritime havas plurajn kastelojn. La plej famaj estas La Roche-Courbon, La Gataudière, Buzay, Jonzac, Plassac kaj Dampierre-sur-Boutonne.

Fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Bojardo, unu el la plej famaj konstruaĵoj en Charente-Maritime

Fortikaĵoj estas aparte multaj en Charente-Maritime, plejparte konstruitaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj por protekti la armean arsenalon en Rochefort. Krom la fama fortikaĵo Bojardo estas ankaŭ la fortikaĵo Louvois, la citadelo de Le Château-d'Oléron, la fortikaĵo Vauban en Fouras, la fortikaĵo Liédot en la insulo Aix kaj la fortikaĵo Énet apud ĝi, kaj la citadelo de Saint-Martin-de-Ré. La citadelo de Brouage, kune kun la ĉirkaŭa marĉo, estis nomita “granda loko de Francio”.

Romia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La arko de Germanicus, konstruita en Saintes en la jaro 18 aŭ 19

En Charente-Maritime estas pluraj gaŭl-romiaj restaĵoj. La ĉefaj estas la amfiteatro de Saintes, la arko de Germanicus (ankaŭ en Saintes) kaj la arkeologia loko de Barzan, kie ekzistis romia havena urbo.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Charente-Maritime havas pli ol 85 muzeojn kaj similajn lokojn (ekzemple bestoĝardenojn). La plej famaj estas:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Chiffres-clés 2012-2013 (france) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-04-30. Alirita 2014-05-01.
  2. Réserve naturelle nationale - Liste des sites (france). INPN. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-01.
  3. Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
  4. Chemins de Saint-Jacques-de-Compostelle en France (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
  5. Patrimoine et architecture - chiffres clés 2013 (france) (PDF). Ministrejo pri kulturo kaj edukado. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2014-05-01.
  6. Charente-Maritime (france). Les plus beaux villages de France. Alirita 2014-05-01.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]