Lumturo de Balenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumturo de Balenoj
Situo
Koordinatoj 46° 14′ 39″ N 1° 33′ 40″ U / 46.244167 °N, 1.561111 °U / 46.244167; -1.561111 (Lumturo de Balenoj) (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 39″ N 1° 33′ 40″ U / 46.244167 °N, 1.561111 °U / 46.244167; -1.561111 (Lumturo de Balenoj) (mapo)
Lando  Francio
Loko Saint-Clément-des-Baleines (insulo Ré, Charente-Maritime)
Ecoj
Konstruo 18491854
Alto 57 m (257 ŝtupoj)
Supermara alto 59,39 m
Trafdistanco 27 nmi (50 km)
Signalo 4 blankaj fulmoj post ĉiu 15-a sekundo[1]
Lampo 2 halogenaj lampoj (250 W)
Vizitebla Jes
Loĝata Ne
Protekto Historia monumento (2012)[2]
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Lumturo de Balenoj (Charente-Maritime)
Lumturo de Balenoj (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Lumturo de Balenoj (Francio)
Lumturo de Balenoj (Francio)
DEC

Map

vdr

La lumturo de Balenoj (france: phare des Baleines) estas lumturo en Francio. Ĝi staras en la okcidenta pinto de la insulo Ré, en la komunumo Saint-Clément-des-Baleines, en Charente-Maritime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova lumturo de Balenoj

En 1682 estis konstruita unua lumturo, kiu ankoraŭ staras hodiaŭ. Ĝi estas 29 m alta kaj havas 112 ŝtupojn[2][3].

En la 19-a jarcento, la lumturo ne sufiĉis kaj ĝia plialtigo estis tro kosta; pro tio oni decidis konstrui novan lumturon. La nuna lumturo estis ekkonstruita en 1849 kaj finkonstruita en 1854 de la arkitekturisto Léonce Reynaud, samtempe kiel la najbara lumturo de Balenidoj, kiu troviĝas en la maro[2][4].

La malnova lumturo estis deklarita historia monumento en 1904 kaj la nova en 2012[2]. Hodiaŭ oni povas viziti la grandan lumturon kune kun muzeo pri historio de lumturoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fiche technique du Grand phare Baleines (france). Arkivita el la originalo je 2012-01-14. Alirita 26-an de aŭgusto 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Vieux Phare des Baleines et phare des Baleineaux (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 26-an de aŭgusto 2013.
  3. Fiche technique de la Vieille tour des Baleines (france). Arkivita el la originalo je 2008-11-11. Alirita 26-an de aŭgusto 2013.
  4. Le Grand Phare des Baleines (france). Arkivita el la originalo je 2013-10-01. Alirita 26-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]