Katolika eklezio en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri

La Katolika eklezio en Armenio estas parto de la tutmonda Katolika eklezio, sub la spirita gvidado de la Episkopo de Romo. La censo de 2011 nombris 13 843 katolikojn en Armenio, reprezentante ĉirkaŭ 0,46% de la tuta loĝantaro.[1] Katolikoj en Armenio apartenas al du apartaj komunumoj, la Latina Rito aŭ Okcidenta Rito (kiu inkluzivas la vastan plimulton de katolikoj tutmonde) kaj la Armena Katolika Eklezio.

Teritoriaj jurisdikcioj kaj diocezoj[redakti | redakti fonton]

Katolikoj en Armenio estas dividitaj en du apartajn teritoriajn jurisdikciojn. Latin-ritaj katolikoj estas parto de Apostola Administracio, la Apostola Administrado de Kaŭkazo, kaj armen-ritaj katolikoj apartenantaj al la Armena Katolika Eklezio estas parto de ordinariato por la fideluloj de orienta rito, kiu ankaŭ inkluzivas membrojn de Armena Katolika Eklezio en Orienta Eŭropo.

Ene de Armenio[redakti | redakti fonton]

La katolikoj ĉiam vivis iom aparte de la komunumoj de la Armena Apostola Eklezio (orienta eklezio sendependa, kiu inkluzivas plej multajn armenojn kiel membrojn), kaj intergeedziĝo ne estas tre ofta inter ili. Iuj armen-apostolaj membroj nomas la armenajn katolikojn "francoj", pro la influo de francaj katolikaj misiistoj..[2]

La tradicia hejmo de armenaj katolikoj estas la provinco Ŝirako, specife 7 vilaĝoj inkluzive: Arevik, Panik, Lanĝik, Azatan, Dzitankov, Mec Sepasar, Aŝock. En Gjumri, la dua plej granda urbo de Armenio, ĉefurbo de Ŝirako, troviĝas la katolika katedralo de la Sanktaj Martiroj kiuj ankaŭ funkcias kiel sidejo de la Armena Katolika Eklezio por Orienta Eŭropo. En la provinco Lori, katolikoj loĝas en 6 lokoj: Taŝiro, Katnarat, Katnaghbjur, Petrovka, Saratovka, Blagodarnoje.

La malmultaj poloj forlasitaj en Armenio kune kun kelkaj novaj enmigrintoj, kiuj estas katolikoj (latina rito), loĝas en Erevano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Population Census 2011: Population (urban, rural) by Ethnicity, Sex and Religious Belief. Nacia Statistika Servo de la Respubliko Armenio.
  2. A New Start for Armenia’s Catholics. Nacia Statistika Instituto (2006). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2006-09-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]