Pontifikaj Universitatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Pontifikaj Universitatoj estas universitatoj establitaj por la esploro pri sanktaj studobjektoj aŭ koneksaj kun sanktaĵoj, kaj por science instrui la studentojn en la samaj studobjektoj” (kanono. 815) fare de la Katolika Eklezio.

Tiurilate la kanono 816 preskribas, ke la “Universitatoj kaj Ekleziaj Fakultatoj povas esti establitaj nur se starigitaj de la Apostola Seĝo aŭ de tiu aprobitaj“; nur al ĝi apartenas la rajton de la supera regado.

“Neniu Universitato kaj Fakultato, kiu ne estus establita aŭ aprobita de la Apostola Seĝo, [1], rajtas valide atribui akademiajn studtitolojn kun kanonaj efikoj (Kanono 817)”.

Tial la Pontifikaj Universitatoj estas juraj personoj publikaj kanone starigitaj kaj estas normataj de la libro III de Codex Iuris Canonici pritraktanta pri “De Ecclesia munere docendi” (kanono 815).

Ĉiu pontifika universitato funkcias en sia strukturo per akademiaj aŭtoritatoj, Kolegio de la docentoj kiu karakteriziĝas per internacieco de siaj komponantoj per kiu ekzaltiĝas la tutmonda inspiro de la pontifika instruado, la Akademia Senato, Oficialaro. Patrono de la ateneo estas la Granda Kanceliero; ne povas manki do Rektoro, Dekanoj de la fakultatoj [2], Institutestroj, el kiuj kune konstituiĝas la “Akademiaj Aŭtoritatoj”. La akademia docentaro establiĝas per Fakultatestroj, Dekanoj, Profesoroj stabilaj, Profesoroj emeritaj, stabiligitaj, ŝarĝitaj, invititaj, kaj plue per Asistantoj ordinaraj aŭ volontaj aŭ liberaj. La oficialaro, male, estas prezidita de la Ĝenerala Sekretario.

La juĝadoj de ekzamenpartoj kaj finaj provoj estas esprimitaj en “tridekdekonoj” aŭ “naŭdekdekonoj” kiuj siavice esprimas la jenajn kvalifikojn: PROBATUS (aprobita), BENE PROBATUS (bone aprobita), KUM LAUDE PROBATUS (kun laŭdo aprobita), PROBATUS MAGNA CUM LAUDO (kun granda laŭdo aprobita), SUMMA CUM LAUDO (kun plej granda laŭdo).

Akademiaj gradoj[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la Sankta Seĝo.

Kiel aliaj Teologia teologiaj fakultatoj, la Pontifikaj Universitatoj dividas la studojn per tri cikloj: la unua, tempodaŭre malsama, kiu ĉe la fino oni akiras “Bakalaŭron”, la dua asignas “Licencion“ kaj fine la tria magistrigas per “Doktorigo”.

La ciklodaŭro varias laŭ ne egalaj statusoj de la diversaj pontifikaj universitatoj.

En Italio la akademiaj gradoj pri teologio kaj pri aliaj ekleziaj sciencobjektoj, interkonsentitaj inter la Partoj, akiritaj ĉe la fakultatoj aprobitaj de la Sankta Seĝo, agnoskeblas ĉe la ŝtato laŭ la sencoj de la artikolo 10/II de la leĝo 25 de marto 1985 n. 21 (G.U). Tamen ankoraŭ ne estas leĝfaritaj la dispozicioj celantaj apriore starigi la egaligojn kun la akademiaj titoloj liveritaj de la italaj universitatoj. Ne eblas, tial, laŭleĝe koherigi la titolojn de la du universitataj sistemoj: fakte, en Italio, la ofta ŝanĝiĝo de la statustabeloj igas kompleksa la egaligprocedon kiu postulas ĉiukaze la intervenon de la kompetenta ŝtata ministerio. [3] [1].

Magistrigaj kursoj[redakti | redakti fonton]

Kutime en la pontifikaj Ateneoj estas starigitaj la fakultatoj de Teologio, Ambaŭ Juroj [4], Kanona Juro, Civila Juro, Filozofio, Bibliaj Sciencoj, Arkeologio, Kristana kaj Klasika Literaturoj, Misiologio, Edukadaj Sciencoj, Komunikadaj Sciencoj.

Studentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Pontifikaj Universitatoj estas akceptitaj studentoj el la tuta mondo, klerikoj kaj laikuloj kaj, foje, pro specialaj kaj motivitaj permesoj, ankaŭ nekristanoj. Kiel, ĉe diversaj universitatoj, studentoj divideblaj inter “ordinaraj” (kun deviga ĉeesto al la kursoj), eksterordinaraj (kiuj aŭ ne celas la akademiajn gradojn, kaj “gastaj” laŭkurse). Estas ĉiam postulita la kono de iu fremda internacia lingvo kaj, en iuj fakultatoj, ankaŭ la kono de la greka kaj latina.

Katolikaj Universitatoj[redakti | redakti fonton]

Historia memoriga Roktavolo de la Katolika Universitato en Milano.

Temas pri universitataj institucioj kiuj havas agnoskon de “jura personeco laŭ publika juro” laŭnorme de juraj sistemoj de la koncernaj ŝtatoj kie ili havas juran sidejon, sed kiuj bezonas apartan agnoskon de la kompetenta eklezia aŭtoritato. Ili, do, jure malsamas de tiuj Pontifikaj instancoj kiuj dependas nur de la Sankta Seĝo. La kanona juro preskribas, ke la kompetenta eklezia episkopa konferenco aŭ la koncerna episkopo ekzercu siajn devon kaj rajton aktivadi por ke statutoj kaj docentaro liveru instruaĵojn laŭ la katolikaj principoj kaj estu efikaj ankaŭ per morala konduto.

Krome la kanono 808 preskribas, ke “neniu universitato, kvankam efektive katolika, sin distingu per la titolo “Katolika Universitato”, se ne post la konsento de la kompetenta eklezia aŭtoritato”.

Kutime en la Katolikaj Universitatoj ofertas liberan aliron por ĉiuj petantaj studentoj. Inter la fakultatoj ĉiam elstaras ankaŭ la Priteologia Fakultato. Estara ekzemplo de tiaj universitatoj estas la "Università Cattolica del Sacro Cuore" de Milano.

Tiaj universitatoj tra la landoj de la mondo estas ĉirkaŭ iuj centoj.

Se utilas, laŭ la ĝenerala tabelo, distingi la Pontifikajn Universitatojn el tiuj simple Katolikaj, plej utilas distingi tiujn lastajn el tiuj kreitaj de la ekleziaj aŭtoritatoj tra la jarcentoj: inter tiuj ĉi alkalkuleblas preskaŭ ĉiujn la enokcidentaj Universitatoj.

Pontifikaj Universitataj kaj Institutoj de Superaj Studoj[redakti | redakti fonton]

Marmora ŝildo de la Laterana Baziliko en Romo, kie sidejas la Pontifika Laterana Universitato
Palaco de la Roma Kolegio
Portalo de la Pontifika Eklezia Akademio

Pontifikaj Universitatoj

Institutoj de Supera Studoj (laŭ la kanono 814)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ difino proklamata en la kanono 361 de la nova Kodo de Kanona Juro: “Per la nomo de Apostola Sidejo aŭ Sankta Seĝo estas intencitaj ne nur la Roma Pontifiko, sed ankaŭ, se ne dedukteblas malsame el la naturo de la koncernato, La Ŝtatsekretariejo, la Konsilo por Publikaj Aferoj de la Eklezio kaj ceteraj Organismoj de la Roma Kurio”.
  2. Estas tasko de la Fakultatodekano koncedi dispensojn de kursoj jam vizititaj aŭ integri la studplanon vizititan aliloke kun kursoj aŭ ekzamenoj antaŭviditaj de malsamaj aliuniversitataj programoj
  3. Scieblas, ke en Italio oni pasis de la kvarjaraj magistrigaj kursoj (akompanataj iufoje de kursoj de “kurta magistrigo” kiu premias nur per “universitata diplomo” – permesanta, tamen, la pompan kvalifikon de Doktoro – sen akademia kvalifiko) al magistrigaj kursoj tieldirite 3+2, kaj ankaŭ al kvinjaraj kursoj doktorigaj
  4. Litere, du juroj aŭ civila juro (aŭ romia) kaj kanona juro laŭ la eŭropa tradicio de la pasintaj jarcentoj, kiam la jurisprudenco estis impregnita je teologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]