Sandro Botticelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Botticelli)
Sandro Botticelli
Naskiĝo 1-an de marto 1445 (1445-03-01)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Morto 17-an de majo 1510 (1510-05-17) (65-jaraĝa)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Persona informo
Naskonomo Alessandro di Mariano di Vanni Filipepi
Aliaj nomoj di Mariano Filipepi, Alessandro
Tombo Ognissanti Church
Lingvoj itala
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • konstrua desegnisto • fresco painter
Verkoj Naskiĝo de Venuso
Adoration of the Magi
Primavera
Fortitude
vdr

Sandro BOTTICELLI ([ˈsandro bottiˈt͡ʃɛlli], esperantigite Sandro Bottitĉelli) (1444/5-1510), origine nomiĝis Alessandro di Mariano Filipepi, estis itala pentristo de Florenco dum la Renesanco. Li estas la fama pentristo de La Primavera ("Printempo") kaj Nascita di Venere ("Naskiĝo de Venuso"), ambaŭ nun en la muzeo de Uffizi en Florenco. Li pentris en preĝejoj en Florenco kaj en la Siksta Kapelo en Romo kaj por la familio Medici, pentrinte ĉefe pri temoj kristanaj kaj mitaj. Li ne famiĝis ĝis la 19-a jarcento, nur preskaŭ tri jarcentojn post sia morto.

En La Primavera (1477-78), la tri virinoj, kiuj dancas kune, simbolas la tri monatojn de printempo.

La Naskiĝo de Venuso (1485-86) montras la unuan nudan homon en Eŭropa belarto ekde la romianoj. La virino, kiu modelis Venera-n, aperas en multaj el la pentraĵoj de Botticelli (ŝi estas en La Primavera) kaj fakte ŝi estis la bokuzino de Amerigo Vespucci, el kies nomo venas la nomo de la kontinento Ameriko. Unu el la italaj eŭro-moneroj montras detalon el La Naskiĝo de Venuso. Lia nomo, Botticelli, devenis de lia frato, Giovanni, lombardo, kiu nomiĝis Il Botticello (La Bareleto).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]