Palaceto de Avinjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia urboparto de Avinjono: Palaceto, Papa Palaco, Katedralo kaj Ponto de Avinjono*
Monda Heredaĵo

Avignon petit palais.JPG
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv,
Fonto 228rev
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Koordinatoj 43°57′10″N 4°48′22″E  /  43.95278°N, 4.80611°O / 43.95278; 4.80611 (Palaceto de Avinjono)
Registra historio
Registrado 1995  (19-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Palaceto (france: Petit Palais) estas antikva palaco kiu nuntempe estas muzeo situanta en la urbo Avinjono (Francio). Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995, kune kun la Palaco de la Papoj, la katedralo kaj ponto sur Rodano, krom la antikvaj muroj de la urbo.

Ĝi situas en la okcidenta flanko de la placo de la palaco de la Papoj. Ĝi estis konstruita kiel kardinalejo en 1317. Oni nomis ĝin "Palaceto" por distingi ĝin de la palaco de la papoj. Ĝi estis konstruita antaŭ la Okcidenta Skismo de la kardinalo Bérenger Fredoli la Maljuna ĉ.1318-20. La palaco kaj aliaj konstruaĵoj kiuj ĝin ĉirkaŭis estis aĉetitaj post la morto de Fredoli en 1323 de la kardinalo Arnaud de Via, nevo de la reganta papo. Tamen, Arnaud mortis en 1335. Ĝi estis akirita de la papo Johano la 22-a en 1336.

Dum la 14a kaj 15a jarcentoj, ĉi Palaceto progresive ampleksiĝis. La konstruaĵo estis atakita kaj bombardita pro ĝia uzado de 1396 al 1411 kiel fortikaĵo dum la Okcidenta skismo, kaj fine de la milito ĝi estis en ruinoj. En la dua duono de la 15a jarcento, la episkopo Alain de Coëtivy kaj ties sukcedinto, Giuliano della Rovere (la estonta papo Julio la 2-a) entreprenis ĝian restaŭradon, en 1503.

Dum la Franca revolucio, la palaco estis naciigita kaj vendita, iĝante katolika mezlernejo en la 19-a jarcento kaj, ekde 1904 ĝis 1976, teknika lernejo.

Nuntempe ĝi estas muzeo kaj artgalerio, nomata Musée du Petit Palais. Ĝi inaŭguriĝis en 1976 kaj posedas grandan kolekton de renesancaj pentraĵoj de la Avinjona skolo kaj de italaj pentristoj.