Eritrea katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eritrea katolika eklezio
Orientaj katolikaj ekleziojproprajura katolika eklezio
Komenco 2015 vd
vdr

La eritrea katolika eklezio estas unu el la 23 orientaj katolikaj eklezioj kiuj kun la latina eklezio konsistigas la Katolikan Eklezion.

Antaŭ la jaro 2015 ĝi estis parto de la etiopa katolika eklezio. Ĝin fondis kiel proprajura metropolita eklezio papo Francisko la 19-an de januaro 2015.[1]

La proprajura eklezio eritrea konsistas el kvar eparĥioj:

La kvar eparĥioj ampleksas la tutan teritorion de Eritreo, kie ne ekzistas diocezo latina. Tiel Eritreo estas la sola lando en la mondo, kie ĉiuj katolikoj, ankaŭ la latinaj, estas konfidataj al la pastrado de orientkatolikaj episkopoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]