Rumana grek-katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumana grek-katolika eklezio
grek-katolika eklezio • proprajura katolika eklezio • Major archiepiscopal church
Geografia situo 46° 10′ 25″ N, 23° 55′ 15″ O (mapo)46.173523.9208Koordinatoj: 46° 10′ 25″ N, 23° 55′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Rumanio vd
Rumana grek-katolika eklezio (Rumanio)
Rumana grek-katolika eklezio (Rumanio)
DEC
Rumana grek-katolika eklezio
Rumana grek-katolika eklezio
Map
Rumana grek-katolika eklezio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La rumana grek-katolika eklezio estas unu el la orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento Transilvanio, kun ortodoksaj rumanoj, fariĝis parto de Hungarujo. En 1698 la metropolito Atanasie akceptis unuecon kun Romo kaj en 1700 ĝi estis ratifita dum sinodo[1]. En 1853 estis kreita provinco por transilvaniaj grek-katolikoj[2]. En la 20-a jarcento Transilvanio estis aldonita al Rumanujo. En la lando komencis regi komunista reĝimo kaj en 1948 pseŭdosinodo nuligis la unuecon kun Romo[3]. Plimulto de la posedaĵoj de la eklezio estis donita al ortodoksoj. Grek-katolikaj episkopoj estis arestitaj kaj kelkaj de ili mortis en arestejo.

Post la falo de la komunismo la eklezio estis restaŭrita. Krom en Rumanujo rumanaj grek-katolikoj havas eparĥion ankaŭ en Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farrugia, p. 760
  2. Farrugia, p. 760
  3. Farrugia, p. 760

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc: nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]