Eklezia instruofico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magisterio)

La Eklezia instruofico, aŭ neologisme Magisterio, estas la "instru-aŭtoritato de la Romkatolika Eklezio". La vorto Magisterio estas derivita de latina "magistra", kio originale estis la ofico de ĝenerala direktoro, ĉefo, direktoro, inspektoro, ktp (aparte, kvankam malofte, la ofico de tutoro aŭ instrukciisto, tutoreco, kuratoreco).

En la Romkatolika Eklezio la vorto "magisterium" temas pri la instru-aŭtoritato de la eklezio. Tiu aŭtoritato estas komprenita ene de la episkopa regado, kondukita de la Episkopo de Romo (la papo), kiu havas aŭtoritaton super la episkopoj, individue kaj kiel korpo, same kiel super ĉiuj katolikoj. Laŭ katolika doktrino, la Magisterio povas instrui aŭ interpreti la verojn de la kredo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]