Rowan Williams
Rowan Williams | |||||
---|---|---|---|---|---|
anglikana episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Rowan Douglas Williams | ||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1950 (73-jaraĝa) en Swansea | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Christ's College • Kolegio Wadham • Dynevor School, Swansea • College of the Resurrection vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jane Williams vd | ||||
Infanoj | Rhiannon Williams • Pip Williams vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • politikisto • profesoro • anglikana sacerdoto • poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
episkopo de Monmouth | |||||
Dum | 1992–2002 | ||||
ĉefepiskopo de Kimrio | |||||
Dum | 1998–2002 | ||||
104-a ĉefepiskopo de Canterbury | |||||
Dum | 2002–2012 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rowan Douglas WILLIAMS, barono Williams de Oystermouth (naskiĝis la 14-an de junio 1950 en Swansea, Kimrio) estas episkopo, poeto kaj teologo anglikana. Li estis la 104-a ĉefepiskopo de Canterbury, metropolito de la Provinco Canterbury, primaso de la Eklezio de Anglio kaj spirita estro de la Anglikana Komunio inter decembro 2002 kaj decembro 2012.[1][2] Antaŭe li estis episkopo de Monmouth kaj ĉefepiskopo de Kimrio, kio faris lin la unua Ĉefepiskopo de Canterbury de la moderna epoko kiu ne estis nomumita el la interno de la Eklezio de Anglio. Li pasigis la plej parton de la komenco de sia kariero kiel profesoro en la universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo sinsekve. Krom la kimran, li parolas aŭ legas aliajn naŭ lingvojn.[3]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ «Archbishop of Canterbury Rowan Williams to stand down». BBC News. 16a de marto 2012. Konsultita la 17an de Decembro 2020.
- ↑ «Archbishop of Canterbury: Vote to confirm Justin Welby». 10a de januaro 2013. Konsultita la 17an de Decembro 2020.
- ↑ The Master en Magdalene College, Cambridge