Anglikana Komunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglikana Komunio
emblemo
flago
religia subgrupo
Komenco 1867 vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
vdr
Bluaj la landoj en kiuj ĉeestas eklezioj de la anglikana Komunio. Verdaj tiuj en kiuj ĉeestas eklezio de la Komunio de Porvoo, kaj ruĝaj tiuj en kiuj ĉeestas eklezio de la Prakatolika Unio de Utrecht

La Anglikana Komunio estas la amplekso de la kristanaj eklezioj kiuj havas strukturon, organizon kaj praktikon devenantan de la anglikanismo kaj estas en komunumeco inter si. Inter ili la plej, historie kaj pro nombro de fideluloj, grava estas la Eklezio de Anglio.

Laŭ iuj la anglkanaj eklezioj ne tute ĝuste apartenas al la difino de protestantaj, ĉar la termino “protestanto” ofte estas sinonimo de luteranokalvinisto aŭ “evangeliano”. Tamen, ili havis originon kaj kvazaŭ laŭleĝecon el la evento “potestantismo” ankaŭ se ilia kredo similas pli al tiu katolika ol al tiu protestanta.

Aparte la anglikanaj eklezioj povus esti ideale dividitaj laŭ du fluoj:

Ambaŭ tamen konservas fortajn ligilojn kun la Anglikana Komunio aŭ kun la “Anglikana Tradicio”: temas pri la plej granda fluo en Anglio, en Kimrio kaj en iuj landoj de Commonwealth, sed malpli sekvata en Usono kaj en la cetera mondo.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la mondo la membroj de la Anglikana Komunio, en 2012, estis 80 milionoj da personoj[1].

La Anglikana Komunio en la Kontinenta Eŭropo inkluzivas iujn diocezojn de Eŭropo, nome Hispanio kaj Portugalio.

Ekde 1931, pere de la “Akordoj de Bon”, la Anglikana Komunio estas en plena komunumeco kun la Eklezioj de Prakatolikismo de la Unio de Utrecht de la Prakatolikaj Eklezioj, kaj ekde 1960, kuniĝis kun la Episkopa Eklezio de Usono kaj kun la Sendependa Filipina Eklezio.

Ŝtatoj kun eklezioj apartenantaj al la komunumeco de Porvoo. Skriboj violaj tiuj anglikanaj, ruĝaj tiuj luteranaj. La Episkopa eklezio de Skotia aniĝis en 1994, la aliaj anglikanaj eklezioj aniĝis en 1995.

Oni parolas ankaŭ pri "Eklezioj Porvoo" (aŭ Komunumo de Porvoo): temas pri eklezioj kiuj subskribis akordon kun la anglikana Komunio (Luteranaj Eklezioj de Norvegio, Baltio kaj Svedio).

Apartaj eventoj skuis la tutan Anglikanan Komunion, kiam tiu lasta decidis ordeni sacerdotojn virinajn kaj akceptis geedziĝon de samseksuloj. Kelkaj pastroj kun siaj fideluloj forlasis la Anglikanan Komunion kaj transiris al la Katolika Eklezio kaj akceptis esti ordenitaj laŭ la katolika liturgio.[2]

Eklezioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Anglican Communion Official Website - Provincial Directory
  2. Kiel sciate, laŭ la Katolika Eklezio, eble anglikanoj perdis la ligilon kun la apostola tradicio pro kio ili eble bezonas novan laŭtradician ordenadon: kio pretendas la eklezio de Romo kiam sacerdoto anglikana transiras al katolikismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA entenas: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Oficiala situo de la anglikana Komunio.
  • angle [3] Anglikana liturgio.