Hagia Sofia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hagia Sofia
Hagia Sophia 09.JPG

Ekstera vido al Hagia Sofia

Bazaj informoj
Loko Istanbulo
Religia aliĝo Islamo
Ŝtato Flago de Turkio Turkio
Jaro de konsekro 26-an de decembro 537
Religia statuso baziliko, moskeo
Funkcia statuso muzeo
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Isidoro Mileta
Anthémios de Trall
Arkitektura stilo bizanca arkitekturo
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 1
Minareto(j) 4
Materialoj marmoro, porfiro
v  d  r
Information icon.svg
Hagia Sofia nokte

Hagia Sofia (greke Ἁγία Σοφία, turke Ayasofya) aŭ templo de Dia Saĝeco estas templo konstruita en Istanbulo. Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. Hodiaŭ iĝis el ĝi muzeo.

La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Kristana periodo[redakti | redakti fonton]

Hagia Sofia estis konstruita je impulso de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj konsekrita la 26-an de decembro 537, kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de sankta Sofio. Arkitektoj de la konstruaĵo estis Isidoro Mileta kaj Anthémios de Trall. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro 558 ties kupolo dum tertremo frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj 989 kaj 1346, sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de konstantinopola patriarko. Post konkero de Konstantinopolo fare de la kvara krucmilito la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.

Hagia Sofia en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Istanbulon kun ĉefa intereso al Hagia Sofia:

Citaĵo
 
Al Istambulo venas la vojaĝantoj alaŭde,
miksejo de popoloj kaj verkoj bunte surprizaj,
el kiuj, luksorname, elstaras Sankta Sofia.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.