Surao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua surao de Korano.

La nocio surao (arabe سورة) signifas eron de la Korano, la sankta skribo de la islamo. La Korano konsistas el 114 suraoj, ĉiu kun aparta nomo. La Korano enhavas 6228 versiklojn (ajahoj).

Suraoj[redakti | redakti fonton]

Surao Ta-Ha (ˈ|t|ɑː|ˈ|h|ɑː; en araba سورة طه, Sūratu Ṭā-Hā) estas la 20a surao (ĉapitro) de Korano kun 135 ajahoj (versikloj). Ĝi nomiĝas "Ta-Ha" ĉar la surao ekas per la arabaj literoj طه. Ĝi estas mekka surao, el la dua Mekka periodo.[1] La ĉefa temo de la surao estas ĉirkaŭ la ekzisto de Dio. Ĝi pritraktas tiun temon tra historioj pri Moseo kaj Adamo.[2] Surao Al-Fajr estas la 89a (ĉapitro) de Korano kun 30 ajahoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst, Carl W. How to Read the Qurʼan: A New Guide, kun Select Translations. Chapel Hill: University of North Carolina, 2011.
  2. Haleem, Abdel. The Qur'an. New York: Oxford UP, 2010.