Kolĉeno
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri dekoro por homoj. Se vi serĉas informojn pri bridilo por bestoj, vidu la paĝon Kolzono (besto). |
Kolĉeno estas juvelo portata ĉirkaŭ la kolo. Plej ofte ĝi estas metia aĵo.
Kolĉenoj jam ekzistis en la Paleolitiko. Ekzistas diversaj formoj kaj longecoj. Mallongaj ĉenoj havas fermilon por meti kaj demeti ilin facile.
Modeloj[redakti]
Ekzistas ne nur metalaj ĉenoj, sed ankaŭ ŝnuretoj sur kiuj estas vicigitaj perloj, konkoj aŭ gemoj. Metala ĉeno aŭ ŝnureto povas ankaŭ havi pendaĵon kiel ekz. kruceto aŭ medaliono, kiu pendas antaŭe.
Longaj kolĉenoj povas esti volvitaj plurfoje ĉirkaŭ la kolo..