Mehmedo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehmed la 2-a Fatih
Sultano de la Otomana Imperio
Persona informo
مُحمَّد ثانى، فاتح سُلطان محمد
Naskiĝo 30-an de marto 1432
en Edirne, Otomana Imperio
Morto 3-an de majo 1481
en Gebze
Tombo Moskeo de Fatih vd
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turkaarabapersaBiblia Hebreamezepoka grekalatinaserba vd
Subskribo Mehmedo la 2-a
Familio
Dinastio Osmanida
Patro Murado la 2-a
Patrino Huma Hatunn
Edz(in)o Gülbahar Hatun • Gülşah Hatun • Sittişah Mükrime Hatun • Çiçek Hatun • Helena Palaiologina vd
Infanoj Bajezido la 2-a • Şehzade Cem Sultan • Gevherhan Hatun • Mustafa vd
Profesio
Okupo monarko • poeto vd
Sultano de la Otomana Imperio
Dum 1444 - 1445
Antaŭulo Murado la 2-a
Sekvanto Murado la 2-a
2-a periodo
Dum 1451 - 1481
Antaŭulo Murado la 2-a
Sekvanto Bajezido la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mehmedo (MehmetMehmed) la 2-a (30-an de marto de 1432 - 3-an de majo de 1481), la Konkeranto, filo de Murado la 2-a, estis otomana sultano inter 1451 kaj 1481. Li estis la sepa sultano de la dinastio de la Osmanidoj. En 1453 liaj trupoj konkeris Konstantinopolon, provokante la finan falon de la pli ol miljara Bizanca Imperio. Sub gvido de Mehmedo, post la konkero la otomana ŝtato sukcesis absorbi la bizancan administran aparaton. Poste Mehmedo daŭrigis siajn militajn kampanjojn en Azio, kie li atingis anatolian reunuiĝon, kaj en Eŭropo kie li atingis eĉ Belgradon. Pro la multaj konkeroj de Mehmedo la 2-a, eblas konsideri lin dua fondinto de la Otomana Imperio, por kiu li kreis la bazon teritorian, ekonomian kaj idean. En Turkio oni rigardas lin nacia heroo kaj la ponto Fatih Sultan Mehmet en Istanbulo portas lian nomon.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lernkajeraj desegnaĵoj italastilaj

Mehmedo la 2-a estis naskita la 30-an de marto 1432 en Edirne. Ĝis la jaro 1365 tiu urbo estis sub la momo Adrianopolo parto de la Bizanca Imperio. Post la konkero fare de la otomanoj Edirne iĝis la tria ĉefurbo de la ilia ŝtato. Mehmedo estis filo de sultano Murad la 2-a, kiu vivis de 1404 ĝis 1451. Lia patrino Hüma Hatun estis sklavino. Pri ŝia deveno ni nenion scias kun certeco, sed iuj supozas, ke ŝi estis naskita en Devrekania lando de Kastamonua provinco, kiel filino de Abdullah de Hum. Ekzistas ankaŭ supozoj, ke ŝi estis kristana.

La du pli maljunaj duonfratoj Ahmed (nask. 1420) kaj Alâeddin Ali (nask. 1430) mortis en la jaroj 1437 kaj 1443. La cirkonstancoj ne estas konataj. La vivo-cirkonstancojn de la duonfratoj Hasan kaj Orhan oni ne sukcesis esplori. Plia duonfrato, Küçük Ahmed (nask. 1450), estis sufokita dum bano kiam li ankoraŭ estis vindo-infaneto. Laŭ kongruaj raportoj de osmaniaj kronikistoj tio okazis post la surtroniĝo de Mehmedo laŭ ties ordono. La murdon plenumis Evrenosoğlu Ali Bey. El la infanoj de Mehmed la 2-a oni konas nome la filojn Bayezid, Mustafa kaj Cem kaj ankaŭ du el la supozeble 4 filinoj – Ayşe kaj Gevherhan.

Junaĝo kaj frua edukado[redakti | redakti fonton]

Al la infano Mehmed oni atribuis impetan kaj ribeleman spiriton. Li rifuzis obei kaj akcepti instruojn. Komence la instrusukcesoj estis minimumaj. Precipe la instruado pri religiaj temoj kaj la legado de Korano apenaŭ alportis fruktojn. Tial Murad la 2-a sian filon transdonis en la vartadon de mulao Ahmed Gürânî, studinto de esplorado de Korano kaj de jurscienco en Kairo. Al li Murad laŭdire eĉ donis la rajton fizike puni la filon. Tiun rajton uzis Gürânî. Oni trovis ankaŭ menciojn de plia edukanto. Lia nomo estas mulao Hamideddin. Pli malfrue li estis profesoro en Bursa kaj Istanbulo.

Iom post iom la islama eduko ŝanĝis la menson de Mehmed. Lia islama kredo plifortiĝis. Fine lia konduto rimarkeble aliiĝis kaj li komencis laŭdi la leĝojn de Ŝario antaŭ ĉiuj, kiuj lin aŭskultis.

 
 
 
 
 
 
 
 
Hüma Hatun
 
 
 
Murad 2
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
konkubinoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
konkubinoj
 
 
 
Mehmed la 2-a
 
Ahmed
 
Alâeddin Ali
 
Hasan
 
Orhan
 
Küçük Ahmed
 
filinoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Bajezido la 2-a
 
Mustafa
 
Cem
 
Ayşe
 
Gevherhan
 
2 pliaj filinoj


Frua regado[redakti | redakti fonton]

La Batalo de Varna

Laŭdire jam en la jaro 1437, post la morto de la duonfrato Ahmed, Mehmedo estis enoficigita en Amasya kiel princ-guberniestro (Çelebi Sulṭān). Sed tute certa estas, ke en la printempo de la jaro 1443 li estis sendita al Manisa (Sandschak Ṣaruḫān), por esti tie guberniestro. Akompanis lin tien liaj princ-instruistoj (Lālā) Kassabzâde Mahmud kaj Nişancı İbrahim b. Abdullah. Bey. La gajno de spertoj dum regado kaj la daŭrigo de la edukado okazis konforme al otomanaj prareguloj. En la sama jaro 1443 la morto de la princo Alâeddin Ali metis la 11-jaran Mehmedon en la rolon de tronheredonto. La patro vokis sian filon al sia flanko, do al la ĉefurbo Edirne, por ke Mehmedo konatiĝu kun siaj estontaj taskoj. Poste Murad la 2-a faris pacon kun la Karamana Emirlando en Anatolio en aŭgusto 1444, kaj li abdikis sian regadon favore al sia 12-jara filo Mehmedo. Sultano Murado sendis instruistojn al li por lia plua instruado.

Dum lia unua regado, li venkis en la krucmilito, kiu estis kondukita de János Hunyadi. János rompis la militpaŭzon de Szeged pro la konsilo de kardinalo Julian Cesarini, la reprezentanto de la papo, kiu antaŭe konvinkis la reĝon de Hungario, ke la rompo de la militpaŭzo ne estu perfido. Je tiu tempo Mehmedo demandis pere de letero al sia patro (kiu rifuzis partopreni en la milito kaj restis ektere de politika vivo) "Se vi estas la Sultano, venu kaj konduku viajn armeojn. Se mi estas la Sultano tiam mi komandu vin, por ke vi revenu kaj konduku miajn armeojn." Post la ricevo de la letero Murado kondukis la Otomanan armeon kaj venkis la Batalon de Varna en 1444.

Dum lia frua regado, li edziĝis al kristanino el Albanio, Patrinsultano Emine Gülbahar, duonpatrino de lia posteulo kaj filo Bajezido la 2-a, kies biologia patrino estis Mükrime Hatun.


MEHMED LA KONKERANTO ( Fatih Sultan Mehmed Khan Ghazi )
live kaj dekstre: Portretoj de MEHMED LA KONKERANTO
la du mezaj: La Konkero de Konstantinopolo je la 29-a de majo 1453
Otomana miniaturo bildiganta la sultanon Mehmed la 2-an dum li flaras rozon Lia Eniro en Konstantinopolon
de Jean-Joseph Benjamin-Constant.
La sieĝo de Konstantinopolo
de Fausto Zonaro (1854-1929).
Portreto de Gentile Bellini, 1479
(70 x 52 Nacia Galerio, Londono).

La sieĝo kaj konkero de Konstantinopolo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sieĝo de Konstantinopolo.

Kiam Mehmedo supreniris la tronon en 1451 li sin dediĉis al la plifortigo de la Otomana Mararmeo kaj en la sama jaro entreprenis preparojn por la konkero de Konstantinopolo. En la mallarĝa markolo Bosporo, ekzisti fortikaĵo Anadoluhisarı, konstruita de lia praavo Bajezido la 1-a sur la azia flanko; Mehmedo starigis paran pli fortan fortikaĵon nomita Rumelihisarı sur la eŭropa flanko kaj tiel havi kompletan kontrolon de la markolo. Kompletiginta la fortikaĵojn, Mehmedo ekpagigis imposton al ŝipoj pasantaj ene de atingo de ties kanonoj. venezia ŝipo rifuzanta signalojn halti, estis sinkita per ununura pafo kaj ĉiuj la supervivantaj maristoj senkapigitaj.

En 1453 Mehmedo komencis la sieĝon de Konstantinopolo kun terarmeo, kiu ampleksis inter 80.000 kaj 200.000 soldatoj kaj mararmeo, kiu posedis 320 ŝipojn. La plimulto de ili estis transportaj kaj magazenaj ŝipoj. La urbo estis nun ĉirkaŭigita de maro kaj lando; la floto ĉe la enirejo de la Bosporo estis streĉita de marbordo al marbordo en la formo de duonluno, malhelpante ajnan helpon el la maro por la sieĝitoj.

Mapo de Konstantinopolo kaj ĝiaj landaj muroj kaj haveno.

La sieĝo de Konstantinopolo startis en frua aprilo. Post pluraj nesukcesaj atencoj, la muroj de la urbo rezistis al la turkoj kun granda malfacileco.

La sieĝo estis plenumita kun nemezurebla fortostreĉo. Oni aplikis la plej grandajn kanonojn, kiuj tiam ekzistis en la mondo, kaj eĉ transportis, per la brakofortoj de sklavoj, dekojn da ŝipoj super la tero de Bosporo ĝis la Ora Korno transpasante la krutajn galatiajn altaĵojn de Galata, por ĉirkaŭiri la faman ĉenon instalitan kiel baro inter la enfluejo de la Ora Korno kaj la Marmora Maro.

Konstantinopolo falis la 29an de majo post kvindekseptagan sieĝon. Post ĉi tiu konkero, Mehmed movis la Otomanan ĉefurbon de Adrianopolo al Konstantinopolo. Li estis 21-jaraĝa.

Post la Falo de *Constantinople, Mehmedo alprenis la titolon de "Cezaro" de Romo (Kayser-i Rûm), kvankam ĉi tiu nomo ne estis rekonita de la Patriarko de Konstantinopolo nek de la kristana Eŭropo. La aserto de Mehmedo praviĝis sur la koncepto ke Konstantinopolo estis la sidejo de la Romia Imperio, post la translokigo de la ĉefurbo tie en la jaro en 330 kaj la falo de la Okcident-Romia Imperio. Mehmedo ankaŭ havis sangan rilaton al la Bizanca Imperia familio; lia antaŭulo, Sultano Orhano la 1-a edzinigis Bizancan princinon kaj Mehmed eble asertis devenon de Johano Tzelepes Komnenos. Li ne estis la nura reganto alprenante tian titolon, kaj tion faaris ankaŭ la Sankta Roma Imperio en Okcidenta Eŭropo, kies imperiestro, Frederiko la 3-a, spuris sian descendon el Karolo la Granda kiu akiris la titolon de Roma Imperiestro kiam li estis kronita de papo Leono la 3-a en 800 - kvankam neniam rekonita kiel tia de la Bizanca Imperio.

Konkeroj en Azio[redakti | redakti fonton]

La Fatih Moskeo konstruita laŭ ordono de Sultano Mehmedo la 2-a en Konstantinopolo, estis la unua imperia Otomana moskeo konstruita en la urbo post la Otomana konkero

La konkero de Konstantinopolo permesis al Mehmedo turni sian atenton al Anatolio. Mehmedo provis krei ununuran politikan enton en Anatolio per kaptado de turkaj ŝtatoj nomitaj Bejlikoj kaj la greka Imperion de Trebizondo en nordorienta Anatolio, kaj aliancita sin mem kun la Krimea Ĥanlando en Krimeo. Mehmed II firmigis la Otomanan potencon sur aliaj turkaj ŝtatoj. Ĉi tiuj konkeroj permesis lin puŝi cetere en Eŭropo.

Alia grava politika ento kiu formis la Orientan politikon de Mehmedo la 2-a estis la Blankaŝafaj Turkmenoj. Kun la gvidado de Uzun Hasan, ĉi tiu turkmena reĝlando akiris potencon en la Oriento sed pro iliaj fortaj rilatoj kun la kristanaj potencoj kiel Imperio de Trebizondo kaj la Venecia respubliko kaj la alianco inter ili kaj Karamanidoj, Mehmed vidis ilin kiel minaco al sia propra potenco. Li gvidis sukcesan kampanjon kontraŭ Uzun Hasan en 1473 kiu rezultis kun la decida venko de la Otomana Imperio en la Batalo de Otlukbeli.

Konkeroj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Mehmedo turnis sin poste al konkero en la Balkanoj. Beogradon li provis konkeri per sieĝo en 1456. Hungaraj komandantoj sukcese defendis la urbon kaj la otomano retiriĝis kun pezaj perdoj, sed ĉe la fino, ili okupis preskaŭ la tutan Serbion.

En 1463, post disputo super la tributo kiun pagis ĉiujare la bosnia reĝlando, Mehmedo invadis Bosnion kaj konkeris ĝin tre rapide.

La rezisto en Albanio inter 1443 kaj 1468 gvidita de Gjergj Kastrioti Skanderbeg (İskender Bey), albana nobelulo kaj eksa membro de la Otomana reganta elito, malhelpis la Otomanan vastigon en la itala duoninsulo. Skanderbeg unuigis la albanajn princlandojn en batalo kontraŭ la Imperio en la Ligo de Lezhë en 1444. Mehmed II ne povis subigi Albanion kaj Skanderbeg dum la lasta estis viva, eĉ se dufoje (1466 kaj 1467) li mem gvidis la Otomanajn armeojn. Post morto de Skanderbeg en 1468, albanoj ne povis trovi gvidanton anstataŭigi lin kaj Mehmedo poste konkeris Krujë kaj Albanion en 1478.

Morto[redakti | redakti fonton]

Mehmedo la 2-a forpasis la 3-an de majo 1481, en la aĝo de kvardek naŭ. Ekzistas supozoj ke li estis venenita de iu el siaj doktoroj.

Mehmedo estis entombigita en tombejo ene de la Fatih Moskeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]