François Dubois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Dubois
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1528 (1528-11-30)
en Amiens
Morto 24-an de aŭgusto 1584 (1584-08-24) (55-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioRespubliko de Ĝenevo
Okupo
Okupo pentristo
vdr

François DUBOIS (1529-1584), estis franca pentristo, hugenoto, naskiĝinta en Amiens. Lia nura konservita verko estas la plej konata reprezento de la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago de 24a de aŭgusto 1572, kiam parizaj katolikoj atakis kaj amasmortigis hugonotajn samlokanojn. Oni ne konas ĉu Dubois mem ĉeestis dum la okazintaĵoj, sed estis dokumentita ke parenco lia, nome la kirurgo Antoine Dubois, mortis en la masakro. Dubois fuĝis al Laŭzano por eskapi for el la persekutado kaj tie alia rifuĝinto, nome bankisto el Liono, mendis al li la pentraĵo por rememori la masakron.

La pentraĵo montras du el la momentoj de la masakro kiuj plej ofte aperas ripetitaj en gravuraĵoj kaj ilustraĵoj de libroj: la reĝino patrino Katerino de Mediĉo inspektanta je la pordoj de Luvro la korpojn de la murditoj,[1] fone maldekstre, kaj dekstre la murdon de la marŝalo Gaspard de Coligny, estro de la hugenotoj, elfenestrita el fenestro de sia palaco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knecht, Robert Jean, The French religious wars 1562-1598, pp. 51-52, Osprey Publishing, 2002, ISBN 1841763950