Brunetto Latini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dante Alighieri kaj Virgilo renkontas Brunetto inter la sodomuloj. El la komentaro de Guido da Pisa pri la Commedia, ĉ. 1345.

Brunetto LATINI (n. ĉ. 1220 - m. en 1294), latine Burnectus Latinus, estis itala filozofo, klerulo kaj ŝtatoficialulo. Li ankaŭ estis fama samseksemulo de tiu epoko.

Li iom restadis en Francio, okaze de kio li verkis en la itala lingvo sian Tesoretto kaj en la franca lingvo sian prozan Li Livres dou Trésor. Ambaŭ estis enciklopediaj resumoj de la tiamaj scioj. Li ankaŭ tradukis al la itala la Rettorica kaj tri Orations de Cicerono.