Ilujanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teŝubo mortigas la drakon Ilujanko. Malantaŭ li, sia filo Sarumo

Ilujanko (konata en aliaj lingvoj kiel Illuyanka) estas la nomo donita en la hitita mitologio al drakforma monstro, mortigita de Teŝubo, dio de la cielo kaj la ŝtormo.

Ĝi estas konata pro kojnoformaj tabuletoj trovitaj en Çorum-Boğazköy, la antikva ĉefurbo Hattusa, en ritaĵo pri festo de la printempo aŭ Puruli.