Tesprotio
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Tesprotio (greke Θεσπρωτία) estas historia pejzaĝo de Grekio, kaj nuntempe (en ne ekzakte la samaj limoj, kaj kun la nomo Νομός Θεσπρωτίας - Nomos Thesprotias) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1.515 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 47.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Igumenitsa. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Epiro, kaj situas en la pleja okcidento de la kontinenta parto de Grekio, borde de la Ionia Maro kaj vidalvide de la insulo Korfuo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
Koordinatoj: 39.49634 norde, 20.44666 oriente.

