Helena de Trojo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Helena inter
Menelaos kaj Afrodito
Detalo de greka vazo
ĉ. 450–440 a.K.
Evelyn de Morgan:
Helena de Trojo (1898).
Diane Kruger kiu ludis la rolon de Helena en la filmo Trojo

Helena de Trojo, latine el: ̓͗͗Ελένη (Helénē), estis jam en antaŭgreka epoko loka diino de vegetaĵoj en Sparto.

En la greka mitologio ŝi estis el ovo naskiĝinta filino de Zeŭso kaj Leda. Zeŭso alproksimiĝis al Leda en formo de cigno.

«La bela Helena» [redakti]

Helena estis konsiderata la plej bela virino siatempe. Ŝia beleco estis tiom granda, ke ĉiu viro, kiu vidis ŝin, deziris ŝin posedi. Jam 12-jara ŝi estis kidnapita de Tezeo kaj Peiritos kaj forkondukita al Aphidnai en Atiko. Liberigis ŝin ŝiaj fratoj, la dioskuroj, Kastoro kaj Polukso.

Helena elektis kiel edzon Menelao, la princon de Mikeneo kaj postan reĝon de Sparto, de kiu ŝi naskis la filinon Hermione.

Tamen, neniam en la mitoligio, Helena estis kromnomita «la bela». Tiun «titolon» ŝi ŝuldas al Henri Meilhac kaj Ludovic Halévy, la teksistoj de la La bela Helena, opero de Jacques Offenbach. Post la ega sukceso de ĉi opero, «Helena de Trojo» iĝis definitive, kaj kvazaŭ retroe, «La bela Helena».

Literaturo [redakti]

Helena troveblas jam en la plej malnovaj grekaj eposo de Homero, Iliado, kaj poste, ekz. en Faŭsto de Goethe, Historia de Johann Faust kaj La bela Helena, opero de Jacques Offenbach, ktp.