Polideŭko (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polideŭko
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Leda
Gefratoj Castor • Helena de TrojoKlitemnestro
Edzo/Edzino Phoebe daughter of Leucippus
Infanoj Mnesileus
vdr

Polideŭko (helene Polydeukés) estis laŭ helenaj mitoj unu el du Dioskuroj aŭ ĝemeloj - filoj de Leda. La dua filo - ĝemelo, estis Kastoro, kies patro estis edzo de Leda, reĝo de Sparto Tindaro, dum male patro de Polideŭko estis la plej alta dio Zeŭso, kiu Ledon ekamis kaj por proksimiĝo prenis sur sin formon de cigno. Kaŭze de tio Polideŭko havis senmortecon. Ambaŭ Dioskuroj estis nedisigeblaj unu de la alia. Kune travivadis ĉiujn aventurojn. Ili ambaŭ ofte venkadis en Olimpiaj ludoj. Dum Polideŭko famis en pugna batalo, Kastoro havis famon de soldato kaj ĉevaldresisto. Pliajn informojn vidu la paĝon Kastoro kaj Polukso

Kulto de Dioskuroj estis adorata en tuta Grekio, aparte en Lakonio.

Nun temas ankaŭ pri nomo de astro en stelaro Ĝemeloj.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polydeukés en la ĉeĥa Vikipedio.