Priamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Morto de la reĝo Priamo, amforo en Luvro

Priamo (helene Πρίαμος, latine Priamus) estis en la helena mitologio filo de la troja reĝo Laomedono, nepo de la fondinto de Trojo Ilo. Li estis la lasta troja reĝo.

La Priama patro Laomedono rifuzis pagi al dioj promesitan rekompencon por konstruo de muregoj en Trojo kaj pro tio dioj punis la urbon per pesto. Por savo de la urbo estus oferota princino Hesiono al la mara monstro. Heroo Heraklo liberigis ŝin, sed la reĝo denove ne pagis la promesitan rekompencon. Heraklo ĵuris al li venĝon kaj post iu tempo li revenis al Trojo, la urbon konkeris, mortigis la reĝon kaj forkondukis en kaptitecon Hesionon kaj ŝian fraton Podarkon. Tiu ĉi "Podarko", kio signifas "Redemptita" akceptis nomon "Priamo" kaj fariĝis sekvanto sur la trono kaj en Trojo regis ĝis ĝia pereo fare de aĥaja militistaro. Priamo estis reĝo justa, pia, estis nobela kaj aŭdaca. Venigis Trojon al granda progreso kaj gloro. Trojo estis granda kaj fiera urbo, ĉirkaŭigita per altaj muregoj. Krome Priamo regis tutan regionon Troadion kaj proksimajn landojn en Malgranda Azio kaj multajn insulojn en Egea maro.

Lia unua edzino estis Arisba, filino de la profetanto Meropso, kiu al li donis filon Esakon, profetanton. Poste li edziĝis duafoje. Li vivis en la belega palaco kun sia edzino Hekaba kaj kun la tuta multnombra familio. Entute li havis kvindek filojn, el kiuj dek naŭ estis de Hekabo, kaj li estis ankaŭ patro de dek du filinoj. La plej konataj nomoj de liaj posteuloj estas Hektoro, Deifobo, Heleno, Polito, Pariso, Kasandra kaj Polikseno.


La plej konata periodo de la urbo Trojo estas ĝiaj lastaj dek jaroj, nome periodo de la Troja milito. Kiam ĝi komenciĝis, estis Priamo jam maljunulo. La batalojn li ne povis ĉeesti (li rigardis ĝin ekde la pordoj Skeoj), per estrado de sia militistaro li komisiis sian plej aĝan filon, sekvanton sur la trono, aŭdacan batalanton Hektoron. Tiu estis la plej forta, plej aŭdaca kaj plej prudenta el la trojanoj. Priamo lin amis plej multe el ĉiuj siaj filoj, sed estis indulga ankaŭ al Pariso kaj al lia edzino Helena, pro kiu eksplodis la milito.

La troja reĝo Priamo

Tiel okazis, ke li eĉ rifuzis proponojn de grekaj parlamentarioj, ke forrabita Helena estu redonita al sia edzo, sparta reĝo Menelao. Li ne obeis propoziciojn de profetantoj, inkluzive de sia filino Kasandra, kiuj antaŭdiradis totalan pereon de Trojo.

Al sia filo Pariso havis la maljuna reĝo ardan rilaton. Nelonge antaŭ lia naskiĝo havis la patrino Hekaba sonĝon pri flamanta torĉo. Profetantoj interpretis ĝin kiel estontan pereon kaj detruon de la urbo. Pro tio la reĝo forĵetigis Parison en arbaro. Sed la knabo ne forpereis. Mamelnutris lin ursino kaj poste zorgis pri li kaj edukis lin paŝtisto Agelao. Post multaj jaroj Pariso revenis en Trojon kaj estis de sia familio ekkonita. Kiam li decidis kverelon pri la plej bela diino kaj akiris de Afrodita amon de la plej bela virino, de sparta reĝino Helena, malnova orakolo pri pereo de la urbo proksimiĝis.


Honorofendo al la sparta reĝo Menelao ne povis resti sen rimarko. Lia frato Agamemno, la reĝo de Mikeno, kolektis grandan militistaron de grekoj kaj per 1186 ŝipoj centmilo da viroj eknavigis en la militon kontraŭ Trojo. Ili bone venis al ĝia bordo, sed poste nur malsukcese sieĝadis la urbon kaj prirabadis ĝian ĉirkaŭon. Tio daŭris tutajn dek jarojn.

En la deka jaro jam estis la militistoj lacegaj kaj postulis decidon aŭ fornavigadon hejmen. Ili volis, ke decidu duelo inter la ĉefaj kontraŭuloj kaj tiel kontraŭ Menelao stariĝis Pariso. Post la unua matĉo Pariso poltrone retiriĝis. De certa morto savis lin nur la diino. Duelo de Hektoro kaj Aĥileo estis senkompata kaj tragika. Hektoro falis kiel heroo, sed helpi al sia urbo ne sukcesis. Priamo falis en desperon obligitan per sciigo, ke Aĥileo volas la korpon ĵeti al hundoj. La malfeliĉa kaj desperplena reĝo iris en malamikan tendaron peti pri la morta filo. Alportis riĉajn donacojn kaj kortuŝita Aĥileo liajn dezirojn plenumis kaj pritraktis dek du tagan batalhalton, por ke la trojanoj povu Hektoron honore enterigi.

Priamo petas Aĥileon pri kadavro de sia filo Hektoro

Priamo pereis nelonge post sia unuenaskita filo. Kiam grekoj superruzis trojanojn helpe de grandega ligna ĉevalo kaj malfermis nokte la urbajn pordegojn, estis detruo de la urbo okazaĵo de unu nokto. La lastan defendon trojanoj realigis en la reĝa palaco. En ĝia salonego kontraŭstaris filoj de Priamo. Aĥilea filo Neoptolemo antaŭ okuloj de la reĝo mortigis unu lian filon post la alia. Per lasta forto Priamo petis pro siaj gefiloj kaj poste levis la lancon kaj ĵetis ĝin kontraŭ ilia murdisto. Poste Neoptolemo alsaltis al la reĝo kaj per lia blanka hararo altiris lin al la altaro kaj puŝis sian glavon en lian bruston.

Savi kaj nove konstrui Trojon ne estis volo de dioj. El detruita urbo forkondukis reston de trojanoj heroo Eneo, posteulo de Dardano. Kun sia patro Anĥizo kaj filo Askanio Julo post longaj jaroj sur maro ili alnavigis al la bordoj de Italio kaj fondis tie urbon Lavinion sur loko de pli posta Romo.