Hektoro
En la helena mitologio, Hektoro (helene Ἕκτωρ) estas unu el la herooj de la troja milito.
Filo de la troja reĝo Priamo kaj de Hekubo, li estas la frato de Pariso, la edzo de Andromaka, kaj la patro de Astajanakso. Priamo, nekapabla batali pro sia alta aĝo, faris el li la ĉefo de la trojanoj. Li estas la plej kuraĝa el la priskribitaj herooj, escepte de Aĥilo.
La sorto decidas, ke dum li vivos, la muroj de Trojo ne falos. Post kiam li mortigis Patroklon, la amikon de paŭtanta Aĥilo, tiu ĉi denove ekbatalas, kaj mortigas lin dum duelo, kiu konsistigas la kulminon de Iliado.
Bona patro kaj bona edzo, tre saĝa kaj ema je intertraktado kun la malamika tendaro, Hektoro ofte estas konsiderata kiel la vera heroo de la Iliado.
La nomon de Hektoro oni donis la 10-an de februaro 1907 al la asteroido 624 Hektoro.