624 Hektoro
| 624 Hektoro | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 624 Hektor |
| Aliaj nomoj | 1907 XM ; 1948 VD |
| Historio | |
| Malkovrinto | August Kopff |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de februaro 1907 Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
781,183 Gm (5,222 AU) 762,145 Gm (5,095 AU) 800,220 Gm (5,349 AU) |
| Discentreco | 0,024 |
| Meza anomaliangulo | 94,752° |
| Klinangulo | 18,198° |
| Periodo | 4 358,521 tagoj (11,93 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 13,03 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
342,791° |
| Argum. de periapsido | 183,579° |
| Naturaj satelitoj | S/2006 (624) 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
370 km × 195 km × 195 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 1,4 × 1019 kg ~ 2 000 kg/m3 ? ~ 0,067 m/s² ~ 0,13 km/s |
| Rotacia periodo | 0,2885 tago (6,924 horoj)[1] |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 122 K |
| Geometria albedo | 0,025 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | D |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
15,26 13,79 |
| Absoluta magnitudo | 7,49 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,048" 0,078" |
Asteroideo Hektoro aŭ (624) Hektoro estas la plej granda troja asteroido konata: 370 × 195 km. Ĝi estas malhela D-tipa asteroido. Malkovris ĝin August Kopff la 10-an de februaro 1907 elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Hektoro estas en la punkto de Lagrange L4 antaŭ Jupitero. La asteroidoj de tiu grupo estas nomataj "La Grekoj" kaj iliaj nomoj estas tiuj de grekaj militistoj de la Troja milito, kun nur unu escepto, precize Hektoro (kiu estis troja militisto).
Ĝia formo nenormale longa pensigas, ke ĝi estus duobla asteroido[2]. La observo de la kosmoteleskopo Hubble en 1993, pro tro malgranda angula precizo, ne permesis pravigi tiun hipotezon[3].
La 7-a de julio 2006, en la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea oni observis Hektoron per sistemo de adaptiĝema optiko kaj lasera gvidstelo, kies precizo estas 0,06 sekundoj de arko. Tio konfirmis la formon duoblan de Hektoro. Tiu observo ankaŭ malkovrigis ties sateliton, de diametro de ĉ. 15 km kaj situanta je 1000 km de Hektoro[4].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Pole, albedo and shape of the minor planets 624 Hektor and 43 Ariadne. (Polusoj, albedo kaj formoj de la planedetoj 624 Hektoro and 43 Ariadno) (angle)
- ↑ Du kuntuŝiĝantaj korpoj ligataj de gravita altiro. Tia estas la kazo de asteroido 126 Kleopatra
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigo de asteroidoj per kosmoteleskopo Hubble) (Acrobat) (angle)
- ↑ (624) Hektor kaj S/2006 (624) 1 kompilata de Wm. Robert Johnston (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 624 Hektor : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 623 Ĥimero | 624 Hektoro | 625 Ksenio |
|
||||||||||||||||||