Luma kurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luma kurbo de la asteroido 201 Penelopo laŭ mezuroj faritaj la 6-an de oktobro 2006 en Mount John University Observatory.
Unu rotacio de la asteroido daŭras ĉ. 3,7 horojn. La du maksimumoj montras, ke la asteroido havas elipsan formon

En astronomio, la luma kurbo de kosma objekto estas grafikaĵo kiu montras la evoluon de la lumeco de tiu objekto en funkcio de la tempo.

La luma kurbo povas esti perioda (kiel tiu de eklipse duopa stelo aŭ de rotacianta asteroido) aŭ neperioda (kiel tiu de novao aŭ de supernovao).

En planedoscienco[redakti | redakti fonton]

En planedoscienco, luma kurbo utilas por taksi la rotacian periodon de malgranda korpo (natura satelito, asteroido, kerno de kometo...). Elde tero estas ofte neeble vidi detalojn de objekto. Observante la maksimumojn de la kurbo de la lumo reflektita de objekto en funkcio de la tempo, oni povas kalkuli la rotacian periodon kaj la neregulan formon de la objekto, aŭ ĝiajn variadojn de albedo. En pluraj okazoj estas malfacile scii ĉu estas unu aŭ du maksimumoj dum unu rotacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]