August Kopff
El Vikipedio
| August Kopff | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | August Kopff | |
| Dato de naskiĝo | 5-a de februaro 1882 | |
| Dato de morto | 25-a de aprilo 1960 | |
| Loko de morto | Hejdelbergo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 78 | |
August Kopff (naskiĝis la 5-an de februaro 1882, mortis la 25-an de aprilo 1960 en Hejdelbergo) estis germana astronomo
Inter 1905 kaj 1908, en la "Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl" (Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl), li malkovris plurajn kometojn, el kiuj la kometon 22P/Kopff kaj la neperiodan kometon C/1906 E1 ; kaj 68 asteroidojn inter kiuj la trojajn asteroidojn 617 Patroklon kaj 624 Hektoron.
De 1924 ĝis 1945 li estis la 18-a direktoro de la Astronomisches Rechen-Institut en Berlino, kaj pli malfrue en Hejdelbergo.
En lia honoro, oni donis lian nomon al :
- La asteroido 1631 Kopff[1],
- La kratero Kopff sur Luno.