Liberiga rapido
El Vikipedio
Liberiga rapido aŭ eskapa rapido estas la rapido, kiun bezonas korpo por liberiĝi de la gravito de la planedo, kiun ĝi volas forlasi.
kalkulado [redakti]
Oni povas kalkuli ĝenerale la liberigan rapidon per la formulo:
kie
estas la liberiga rapido G estas la gravita konstanto, M estas la maso de kie la korpo liberiĝas (planedo), m estas la maso de la liberiĝinta korpo, kaj r estas la distanco inter la centro de la korpo kaj la punkto, je kiu estas kalkulita la liberiga rapido.
Ekzemploj [redakti]
Jen la liberigaj rapidoj de iuj astroj de la Sunsistemo (ĉe la ekvatoro):
| Astro | Liberiga rapido (ĉe la ekvatoro) |
|
|---|---|---|
| en km/s | en km/h | |
| Merkuro | 4,3 | 15.480 |
| Venuso | 10,2 | 36.720 |
| Tero | 11,2 | 40.320 |
| Luno | 2,3 | 8.280 |
| Marso | 5,0 | 18.000 |
| Jupitero | 59,6 | 214.560 |
| Saturno | 35,5 | 127.800 |
| Urano | 21,3 | 76.680 |
| Neptuno | 23,3 | 83.880 |
| Plutono | 1,1 | 3.960 |
| Suno | 617,3 | 2.222.280 |


