Libro de Ĥanoĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ĥanoĥo

Ĥanoĥ, pri kies libro ĉi-tie oni artikolas, estis antaŭdiluva patriarko, laŭ la instruplena legendo de la biblia Genezo, praavo de Noao. Al li la medio hebrea-kristana atribuis tri librojn, neniu el kiuj estis akceptitaj kiel kanonaj, nome aŭtentaj kaj enhavantaj la dian revelacion, kaj de la judoj kaj de la kristanoj, se oni esceptas la koptan eklezion kiu veneras la unuan el la tri.

Tiuj libroj ne troviĝas en la Septuaginto kaj estis definitive deklaritaj nekanonaj de la Koncilio de Laodikeo 364 (kanono 60): ekde tiam la libroj perdis estimitecon, kvankam ili ekzercis legendecajn influojn precipe inter kaj ŝatantoj de apokalipsaj emocioj kaj certecoj, kiel videblas en Altus prosator [1], en la tekstoj de hiberno-latina [2] kaj en la kalendaraj atribuaĵoj.

Oni parolas pri tri malsamaj libroj pro tio cirkuladis tri:

  1. Ĥanoĥ aŭ Etiopa Ĥanoĥ, kutime prezentita simple kiel Libro de Ĥanoĥ, pri kiu estas parolate en ĉi tiu artikolo.
  2. Ĥanoĥ aŭ Slava Apokalipso aŭ Sekretoj de Ĥanoĥ.
  3. Ĥanoĥ aŭ hebrea apokalipso de Ĥanoĥ.


Redaktado de la Ĥanoĥaj libroj[redakti | redakti fonton]

La libro de Ĥanoĥ estas apokrifaĵo je hebrea orgino, kies definitiva redakto reiras al la unua jarcento antaŭ Kristo. Ĝi nin atingis integra en la lingvo ge'ez (Antika Lingvo de Etiopio), el kio ĝia kromnomo Etiopa Ĥanoĥ.

Laŭ kompetentaj studuloj, la redaktado dateblas je la 3a jarcento antaŭ Kristo[1]. E. Isaac opinias ke iujn librajn erojn estis verkitaj hebrelingve, aliaj aramelingve [2]. Antaŭ la malkovro de arameaj fragmentoj inter la manuskriptoj de la Morta Maro esploristoj jam hipotezis, ke la ĉapitroj 1-5 estis verkitaj hebrelingve, apogite sur masoreta teksto de Readmono [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Estis la fama skota vojaĝanto James Bruce kiu, unue, alportis el Etiopio al Britujo, 1773, tri ekzemplerojn de tiu libro, laŭlongatempe serĉita far eŭropaj erudiciuloj [4]. Tiam oni konvinkitis, ke la aramea originalo estis konsiderinda perdita ĵus kiam oni trovis, 1976, fragmentojn, entenantajn erojn de tiu libro, en Qumrano.

Iuj libraj eroj estis konservitaj de Georgo Syncellus (kaj publikigitaj en 1606); aliaj diversaj skriberoj entenataj en manuskriptoj konservitaj ĉe la Vatikana Biblioteko (kaj publikigitaj en 1844), aliaj en tombo malfermita ĉe Akhmim (Egiptio en 1892). Krome ekzistas fragmentoj, siriaklingve kaj koptlingve, ĉe la universitato de Michigan.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

• 1-36 La unua sekcio de la libro de Ĥanoĥ priskribas la ribelon kaj falon de la anĝeloj kaj kelkajn Ĥanoĥajn viziajn vojaĝojn al la ĉielo kaj al la infero kune kun ĉefanĝeloj kiuj faris al li diversajn revelaciaĵojn. • 37-71 La dua sekcio entenas parabolojn kaj viziojn koncernantajn la tempofiniĝon kaj la lastan juĝon. Tiu sekcio entenas ankaŭ la libron diritan «Apokalipso de Noa». • 72-82 La tria sekcio estas traktaĵo pri astronomio kaj meteorologio. • 83-90 La kvara sekcio temas pri kolekto de viziaj sonĝoj. • 91-107 La kvina sekcio. dirita ankaŭ Pervadiloj, entenas aron de instigoj kaj komunikaĵoj.


Influo de la libro de Ĥanoĥ[redakti | redakti fonton]

La Epistolo de Judaso citas profetaĵon kiun la aŭtoro atribuas al «Ĥanoĥ, la sepa post Adamo»: «(Jud 14-15) Ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adamo, profetis al tiuj ĉi dirante: Jen, la Sinjoro venis kun siaj sanktaj miriadoj, por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li. La samo en la subaj versegoj de Ĥanoĥ:

  • 1 Ĥanoĥ 60,8 «Ĥanoĥ la sepa post Adamo»;
  • 1 Ĥanoĥ 1,9 «Jen, la Sinjoro alvenis kun siaj sanktaj miriadoj, por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.

La ebla fonto de tiu Ĥanoĥero estas la Readmono 33,2: «Kaj li leviĝis el milmiloj da sanktuloj; ĉe lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili»

Ne certas ke la aŭtoro konsciis ke la vortoj efektive estis de aŭtoro de Readmono, kaj ne de Ĥanoĥ. Kaj intermetiĝas ankaŭ gramatika problemo: ne estas klara pro kio en Judaso la aŭtoro uzis «li profetis al tiuj ĉi» kaj ne «li profetis pri ili». [5].

Citaĵo koncernanta Ĥanoĥ/on, el la Libro de la Jubileoj: «Ĥanoĥ estis la unua homo inter la homoj naskiĝintaj sur la tero kiu pritraktis la skribadon kaj sciaron kaj saĝon kaj kiu priskribis en libro la signojn de la ĉielo laŭorde de iliaj monatoj por ke la homoj konu la sezonojn de la jaro laŭ ilia dividado en monatoj. Li ankaŭ estis la unua kiu skribis ateston kaj atestis al la filo de homoj...».

Aliaj probablaj referencoj al la libro de Ĥanoĥ troviĝas en 1 Petro 3,19-20 kaj aliloke.

La libro de Ĥanoĥ estas konsiderata sanktaskriba en la apokrifa Lettero de Barnabaso (16,4) kaj [6] kaj en diversaj Ekleziaj Patroj kiel Atenagoro el Ateno Embassy for the Christians 24</ref>, Klemento de Aleksandrio[7], Ireneo[8] kaj Tertuliano[9] kiu skribis ĉirkaŭ 200jarojn post kiam la libro de Ĥanoĥ estis malakceptita de hebreoj pro tio ke ĝi enhavu profetaĵojn rilate Kriston [10].

Aliaj patroj, tamen, negis tian karakterizon de tiu libro, kiel raportas Sankta Hieronimo. Ankaŭ la letero de Judaso tie kaj tie suferis je tiu juĝo.[11].

Manuskripta tradicio[redakti | redakti fonton]

    • Aramelingvaj

(La plej antikvaj atestoj pri la libro de Ĥanoĥ estas la aramelingvaj): 11 frammenti malkovritaj en 1948 inter la manuskriptoj de Qumrano, en la groto kvara:

  • 4Q201 = 4QEnoch a ar, Enoch 2,1-5,6; 6,4-8,1; 8,3-9,3.6-8;
  • 4Q202 = 4QEnoch b ar, Enoch 5,9-6,4; 6,7-8,1; 8,2-9,4; 10,8-12; 14,4-6;
  • 4Q204 = 4QEnoch c ar, Enoch 1,9-5,1; 6,7; 10,13-19; 12,3; 13,6-14,16; 30,1-32,1; 35,?; 36,1-4; 106,13-107,2;
  • 4Q205 = 4QEnoch d ar; Enoch 89,29-31; 89,43-44;
  • 4Q206 = 4QEnoch e ar; Enoch 22,3-7; 28,3-29,2; 31,2-32,3; 88,3; 89,1-6; 89,26-30; 89,31-37
  • 4Q207 = 4QEnoch f ar;
  • 4Q208 = 4QEnastr a ar;
  • 4Q209 = 4QEnastr b ar; Enoch 79,3-5; 78,17; 79,2 + grandaj fragmentoj kiuj ne aperas en la etiopa teksto;
  • 4Q210 = 4QEnastr c ar; Enoch 76,3-10; 76,13-77,4; 78,6-8;
  • 4Q211 = 4QEnastr d ar; vastaj fragmentoj kiuj ne aperas en la etiopa teksto;
  • 4Q212 = 4QEn g ar; 91,10?; 91,18-19; 92,1-2; 93,2-4; 93,9-10; 91,11-17; 93,11-93,1.

En la groto 1 oni trovis 3 fragmentojn hebrelingvajn (Ĥanoĥ 8,4-9,4; 106).

    • Greklingvaj

Malgrandaj fragmentoj:

  • Ms. Vat. gr. 1809, Enoch 89,42-49;
  • P. Oxy. 2069 = Apokalipsaj Fragmentoj, Ĥanoĥ 77,7-78,1; 78,1-3; 78,8; 85,10-86,2;
  • Papiruso de la kvara jarcento (Michigan-Chester Beatty, Enoch 97,6-107,3)
    • Etioplingvaj

En lingua ge'ez (dialekto de la etiopa lingvo) konserviĝas:

  • A - ms. orient. 485 del British Museum, !6a jarcento, kun la libro de la Jubileoj;
  • B - ms. orienta 491 del British Museum, 18a jarcento, kun aliaj bibliaj tekstoj;
  • C - ms. de Berlino orienta Petermann II Nachtrag 29, 16a jarcento;
  • D - ms. abateja 35, fine de la 17 iarcento;
  • E - ms. abateja 55, XV-16a jarcento kun aliaj bibliaj tekstoj;
  • F - ms. 9 de la Lago Tana, 16a jarcento;
  • G - ms. 23 de la Jonh Rylands University Library di Manchester, 18a jarcento, kun aliaj bibliaj tekstoj;
  • H - ms. orienta 531 della Bodleian Library di Oxford, 18a jarcento;
  • I - ms. Brace 74 de la Bodleian Library di Oxford, 18a jarcento;
  • J - ms. orienta 8822 del British Museum, 18a jarcento kun aliaj bibliaj tekstoj;
  • K - ms. propraĵo de E. Ullendorff de Londono, komence de la 18 jarcento;
  • L - ms. abateja 99, 19a jarcento;
  • M - ms. orienta 492 de la British Museum, 18a jarcento;
  • O - ms. orienta 484 de la British Museum, 18a jarcento;
  • P - ms. etiopa 71 de la Vatikano, 18a jarcento;
  • Q - ms. orienta 486 del British Museum, 18a jarcento, kun mankoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le Livre de Henoc, version intégrale française [3]
  • Michaël Langlois, Le Premier Manuscrit du Livre d'Hénoch, Cerf, 2008 (préface d'André Lemaire) Résumé en ligne
  • Le Livre d'Énoch, Éditions Robert Laffont, Paris 1976
  • Énoch : dialogues avec Dieu et les anges, Éditions le Jardin des Livres 2004
  • Le Livre des Secrets d'Énoch, Éditions le Jardin des Livres, 2005
  • Énoch in La Bible Écrits intertestamentaires - La Pléiade – 1987
  • Corriente, Federico y Antonio Piñero 1984. "Libro I de Henoc (Etiópico y griego)"; A. Díez Macho (ed.) Apócrifos del Antiguo Testamento IV: 13-143. Madrid: Ediciones Cristiandad. ISBN 84-7057-353-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (itallingve) [4]
  • (Itallingve) [5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nouvelle perspective - Les manuscrits de la mer Morte - Janvier 2009 - John DeSalvo- ISBN 3-8365-0705-6
  2. E. Isaac 1 Enoch, a new Translation and Introduction in ed. James Charlesworth The Old Testament Pseudepigrapha, Vol 1 ISBN 0-385-09630-5 (1983) p.6
  3. "In 'He comes with ten thousands of His holy ones the text reproduces the Massoretic of Deut.33,2 in reading ATAH = erchetai, wheras the three Targums, the Syriac and Vulgate read ATIH, = met'autou. Here the LXX diverges wholly. The reading ATAH is recognised as original. The writer of 1-5 therefore used the Hebrew text and presumably wrote in Hebrew." R. H. Charles, Book of Enoch: Together with a Reprint of the Greek Fragments, London 1912, page lviii.
  4. La Bible Écrits intertestamentaires (La Pléiade, Gallimard, 1987), p. 466
  5. Utiligo de dativo τουτοις kun la verbo προεφητευσεν indikas «al» kaj ne koncerne»
  6. "Apocalyptic Literature", Encyclopedia Biblica
  7. Clement of Alexandria, in Eclogae prophetice II
  8. Ireneaus, in Adversus haereses IV,16,2
  9. Tertullian, in De cultu foeminarum I,3 and in De Idolatria XV
  10. The Ante-Nicene Fathers (ed. Alexander Roberts and James Donaldson; vol 4.16: On the Apparel of Women (De cultu foeminarum) I.3: "Concerning the Genuineness of 'The Prophecy of Enoch'")
  11. Cf. Gerome, Catal. Script. Eccles. 4.