Manuskriptoj de la Morta Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La manuskriptoj de la Morta Marorulaĵoj de Kumrano estas amplekso de manuskriptoj, plej ofte sur pergameno (ŝafa aŭ kapra ledo), papiruso kaj unu sur kupro (kupra rulaĵo de la Morta Maro), malkovritaj en kavernoj najbare de la Morta Maro. Ilin konstituas diversaj kunaĵoj de tekstoj; kaj formas tiun kunaĵon ĉirkaŭ 900 dokumentaj tekstoj de la hebrea Biblio, malkovritaj de 1947 al 1956 en la dekunu grotoj ene kaj ĉirkaŭe de Uadi Kumrano najbare de la ruinaĵoj de la Kumrana setlejo, sur la bordoj de la okcidenta flanko de la Morta Maro. Ĉi tie sub la sama titolo estas ĝenerale indikataj ankaŭ aliaj manuskriptoj malkovritaj najbare de la samaj lokoj.

Historio de la malkovro[redakti | redakti fonton]

La malkovro estas unu el la plej gravaj eventoj de la moderna historio kaj precipe por la bibliaj scienco. La rulaĵoj enhavas la plej malnovajn bibliajn tekstojn, kiuj pruvas ankaŭ, ke la hebrea Biblio jam elformiĝis ĝis 70 p.K..

Oni trovis la dokumentojn en kvin gravaj lokoj de Judeo: en Hirbet Kumrán, Vádi al-Muraba, Nahal Hever (Vádi Khabra) kaj Nahal Ceélim (Vádi Szeijál), Vádi Dálije kaj Masada. En tiu artikolo la rigardo etendiĝas, kvankam supraĵe, ankaŭ tiuj similaj objektoj.

La unuajn manuskriptojn trovis beduena paŝtista junulo en Hirbet Kumrán, 1947. Oni trovis en 11 kavernoj ĉe Kumrano multajn manuskriptojn, pri kiuj oni supozas, ke ili estis parto de libraro de esenoj, juda fundalisma komunumo. La esena sekto agadis inter la 2-a jc. aK. kaj 68 p.K. Laŭ kelkaj sciencistoj, la verkojn kaŝis judoj dum la kontraŭromia ribelo (67–73 p.K.). Plimulto de la manuskriptoj estiĝis en la 1-a jc. (a.K. kaj p.K. ĝis 68).

Plej bone konserviĝis la manuskriptoj el la unua kaverno de Kumrano (skribrulaĵo de Jesaja, la regularo de la komunumo, Batalo de filoj de la lumo kontraŭ filoj de la mallumo (Batala skribrulaĵo), adoraj psalmoj (Hadajo), Habakuk-komentario kaj sep pluaj rulaĵoj.

En la 2-a kaverno oni trovis fragmentojn, en la 3-a trovis kupran rulaĵon listigantan la templajn trezorojn kaj ties kaŝejojn. La verkojn de la esena komunumo kaŝis la 4-a kaverno (400 manuskriptoj el la Malnova Testamento).

Oni trovis en la 11-a kaverno ankaŭ apokrifajn manuskriptojn, nekonatajn psalmojn. Verŝajne tie kaŝiĝis la Templa rulaĵo, aĉetita en 1967 ĉe la beduenoj, (tiu skizas la konstruplanojn de la ideala jerusalema templo).

Vádi al-Muraba troviĝas je 18 km de Kumrano (sude) kaj oni trovis tie verkojn, kiujn kaŝis rifuĝintoj de armeanoj de Bar Kochba (post 135 p.K). Oni trovis du leterojn de Bar Kochba, fragmentojn el la Biblio kaj jurajn dokumentojn en la hebrea, aramea kaj greka.

La tria kaŝejo estis malkovrita en 1952, kiam paŝtistoj prezentis grekan traduko de la minoraj profetoj el la 1-a jc. p.K. Oni ankaŭ prezentis leteroj de Bar Kochba kaj jurajn dokumentojn el la epoko. Similajn dokumentojn oni trovis ĉe la 4-a trovejo.

La 5-a trovejo estas Masada. Oni trovis tie libron de la Predikanto dateblan je 75 a.K. en la hebrea lingvo kaj aliajn bibliajn kaj judajn tekstojn.

Ĝis 1991, nur la judaj esploristoj rajtis analizi la tekstojn, tiam la monopolo rompiĝis

Rulaĵo de Psalmoj kun ties transkribo
Loko de la malkovro

La tekstoj famas pro la granda religia kaj historia signifo, ĉar ili entenas iujn el la unikaj kopioj preterrestantaj, ĝis nun konitaj, de bibliaj dokumentoj produktitaj antaŭ la 100 a.K., kaj konservas la atestojn de la finiĝo de la malfrua judaismo de la Dua Templo. Ili estas skribitaj en la hebrea kaj aramea kaj greka lingvoj, plejparte sur papiruso, sed ankaŭ sur pergamena krom sur ledo kaj kupro.[1]. Tiuj manuskriptoj kiuj datas inter 150 a. K. kaj 70 p. K.[2] . La rulaĵoj estas kutime asociitaj al la hebrea grupo dirata Esena.

Kutime studuloj dividas la marmortajn dokumentojn laŭ tri grupoj:

1) bibliaj manuskriptoj (kopiaĵoj de la biblio) kiuj konstituas la 40% de la rulaĵoj ĝis nun decifritaj;

2) manuskriptoj "apokrifaj" dirataj ankaŭ "pseŭdepigrafaj"; manuskriptoj ne kanonaj laŭ la hebrea biblio, kiel la Libro de Ĥanoĥ, la Libro de la Jubilejoj, la Libro de Tobia, de Siraĥ kaj Psalmoj kaj aliaĵo nun survoje de la analizo por esti katalogita: tiu ĉi grupo tuŝas la 30%on;

3)dokumentoj de la sekta grupo antaŭe tute ne konita, kiuj priskribas la normojn kaj la krederojn de aparta grupo aŭ grupoj ene de la plejmulto hebrea, kiel la Regulo de Milito, hebrelingva komento (hebree פשר, pesher) pri la Libro de Ĥabakuk, kaj la Regulo de la Benoj kiuj kune konstituas 30& de la rulaĵoj.[3]

Ĝis 1968 la plejparto de la pergamenaj kaj papirusaj fragmentoj estis gardataj en la Muzeo Rockefeller (jam konata kiel Arkeologia Muzeo de Palestino, en Jerusalemo). Post la sestaga milito, tiuj dokumentaroj estis translokitaj al la Sanktejo de la Libro, ĉe la Muzeo de Israelio, kiu ankaŭ nun el tiuj konservas multajn, dum aliaj plutroviĝas en la Orienta Instituto de la Universitato de Ĉikago, en la teologia seminario de Princeton, ĉe Azusa Pacific University, kaj ĉe privataj kolektoj

Fragmentoj de al rulaĵoj iam ekspoziciitaj en la arkeologia muzeo de Amano

.

Graveco de la manuskriptoj de Kumrano[redakti | redakti fonton]

Ili utilas por la historio de tiu hebrea epoko kaj aparte por la ĉeesto de samaj pensadoj kaj konceptoj en la kristana literaturo (tio konstateblas en la evnagelo de Johano kaj en la apokalipsaj temoj). Tiu graveco dependas ankaŭ, interalie, el la fakto, ke unufoje oni povas meti okulojn sur gamon de religiaj kompilaĵoj atingintaj nìapoken rekte, do absolute senaj je postaj interferoj. Konsiderinde, ke la dokumentoj konserviĝis marĝene de la konvencia vivo, ili povis niaepokon atingis sencenzuraj striktigoj. Fakte la hebrea cenzuro iam aboliciis la religian literaturon kiu translimis la rabenan ortodoksion. Laŭ jarcentoj, en la kristana literaturo iuj elementoj de tiuj verkoj suferis variaĵojn.

Plua graveco revstas tiuj dokuemtoj pro la nesperita eblo kompari la aktualajn bibliojn kun la smabialij tekstoj de la antikaj biblioj.

Komparo de la nunaj biblioj kun la kumranaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

La rimarkindeco de la rulaĵoj rilatas ankaŭ al ekdotiko [1]. Antaŭ la malkovro de tiu rulaĵoj kaj pergamenoj, la plej antikvaj bibliaj manuskriptoj hebreaj datiĝis je la naŭa jarcento (masoreta teksto) inter kiuj alkalukiĝas la Codex Leningradensis [2]. Nun oni povas legi samtekstojn datiĝantajn je la dua jarcento antaŭ Kristo. Antaŭ la dudeka jarcento la plej antikvaj tekstoj de la Malnova Testamento estis tiuj de Codex Vaticanus kaj Codex Sinaiticus de la duono de la kvara jarcento, kaj de aliaj fragmentoj. Studuloj nun trovas, ke la du tekstoj, tiu kumrana kaj tiu masoreta kaj tiuj kristanaj, malmulte distanciĝas inter si. Interese estus la komparo kun la antikvaj grekaj kaj latinaj tradukaĵoj.

Scienca siglado de la kumranaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

La koncernaj grotoj en kiu estis trovitaj la rulaĵoj kaj pergamenoj estis numeritaj de 1 ĝis 11 kaŭ la kronologio de la malkovroj, kaj markitaj per litero „Q” (Qumran en la angla) por distingi la manuskriptojn trovitajn en unu loko el tiuj trovitaj en alia loko. Tiuj numeroj kun la Q estas ĉiam sekvataj de indiko de la enhavo de la manuskripto plejofte kun la mallongigoj kutime uzataj en prisciencaj publikigaĵoj. La sigloj, tial, indikantaj la kumranaĵojn sin prezentas laŭ la jena skemo: 1QIs, nome malkovraĵo en groto 1 entenanta tekston de Jesaja. Similaĵoj estas indikata per aldonaj literoj korne metitaj. 1QIs^{a} kaj 1QIs^{b}

Unuavide ne grava, sed por ekzegezistoj kaj historiistoj tre grava, estus la respondo pri la demando: ĉu la skriba materialo (pergameno kaj inko) estis produktitaj surloke aŭ alilande? Jen eka respondo (2010): esploristoj de la Nuklea Instituto de Catania (Italio) montris la unuajn rezultojn de esploro, danke al nova sciencaj esploraj sistemoj en kiuj gravan rolon plenumas la nukleaj protonoj, sur iuj pergamenaj fragmentoj de la manuskriptoj de Qumrano. Nu, ekzaminante sep pergamenajn specimenojn po vastajn unu centimetron, kaj kunlaborante kun sciencserĉantoj de CNR (Nacia Centro de Esploro), la esploristoj emerĝigis ke la qunranaj rulaĵoj estis konfekciitaj precize en la zono en kiu ili estis trovitaj, ekskludante tial alporton el alilandoj, ankaŭ do el la zono de Jerusalemo (hipotezo sugestis ke la dokumentaron oni alportis el Jerusalemo dum la ruiniga sieĝo de la jaro sepdeka postkrista).

Kiel ili malkovris tion? Kiel sciate, la transformo de besta haŭto al pergameno bezonas grandan kvanton da akvo. Kian akvon la produktantoj uzis? Tiun de la najbara rivero Jordano!, kies akvoj havas apartajn fizikajn karakterizojn ne rimarkeblajn en la akvoj de aliaj najbaraj alilandaj akvoj. Nu, tiu nukleajn karakterizojn oni trovis en la kumranaj pergamenaj fragmenoj! (Tiuj malkovraĵoj estis ilustritaj en la Pixe 2010 Conference de Surrrey, en Anglio, iniciate de esploristo Giuseppe Pappalardo (Ĵurnalo Avvenire de 2a de septembro 2010).

Lingvo kaj datado[redakti | redakti fonton]

Kiel jam dirite, la plejparto de la manuskriptoj estas skribita en la hebrea lingvo, sed abundas ankaŭ tiuj en la aramea, tiam lingvo prefere uzata in Palestino kaj Sirio; ne mankas malmultaj tekstoj de la Malnova Testamento skribitaj greklingve, malkovritaj en la grotoj 4 kaj 7.

La datiĝo de la manuskriptoj iras de la tria jarcento a.K. al unua p.K. Tiel respondas la metodo paleografia, t.e. per la individuigo de la formo kaj stilo (ŝanĝantaj laŭlonge de la jarcentoj) per kiuj la kopiistoj redaktis la skribaĵojn. Iuj manuskriptoj estis ekzamenitaj per la metodo de la karbono 14 aŭ de masspektomtrio Oni distingis tri periodajn formojn:

  • Antikva: 250-150 a.K.,
  • Asmonea: 150 – 30 a.K.,
  • Heroda: 30 a.K. – 68/70 p.K.

Tamen la datado per la mas-spektrogramo rezultigis ankaŭ datojn pli antikvajn por iuj fragmentoj: por Q534, mezvalore de 388 antaŭ Kristo; por 4Q365, 339 antaŭ Kristo.

Ĉu biblioteko de sekto?[redakti | redakti fonton]

Kvankam grandas la nombro de temoj traktitaj en la manuskropta amaso, ties enhavo ĝenerale estas uniforma. Fakte, la dokumentoj inkludas nur religian literaturon, nome ili neniam indulgas la eksterreligian literaturon kaj tute mankas pripensadoj pure sciencaj kaj historiaj. La komponaĵoj plej odorantaj pri sciencemo estas la kalendaroj dum astronomiaĵoj, kiel 4QBrontologion, estas plenigitaj je religiaj celoj: evidente ili estis konceptitaj kaj skribitaj por liturgiaj motivoj aŭ por ordigi la religian vivon de komunumo. Vidu, konfirme de tio, ankaŭ la liston de la arboj en 4QEnoch kaj temo de la cirkulado de la sango en 4QD.

La kalendaro fiksas la [Pasko]n en malsamaj tagoj ol tiu de la jerusalema templo. Tio komprenigis la kialon de la malsamaj manieroj fiksi la tagon de la paraskevo (la antaŭtago de la hebrea pasko) en la evangelioj: ili sekvas malsamajn kalendarojn.

Origino de la kumranaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

La epitetoj kiujn la manuskriptoj distribuas al la membroj de la komununo ne allasas eblon identigi, almenaŭ en diversaj dokumentoj, la sekton inter tiuj jam konitaj. Multe oni diskutis pri la origino de la manuskriptoj: la plej komuna opibio restas tiu laŭ kiu la manuskriptoj estas la produkto de la hebrea sekto nomata esena, setlanta najbare de Kumrano: fakte koincidas diversaj cirkonstancoj kun la detaloj liveritaj de verkistoj kiel Jozefo Flavio, Plinio la Maljuna, Filo de Aleksandrio, pri la sekto nomata esena. Tiel konkludas De Vaŭ, Sukenik, Dupont-Sommer, Yadin, Vermes, Milik, Cross, Soggin, Fitzmyer, Stegemann, Martinez, Moraldi, Riesner, Martone kaj aliaj.

Ne mankas tamen diversaj alternativaj interpretoj, aŭ nur parte similaj aŭ tute malsimilaj. Ne mankas, fakte, diversaj alternativaj interpretoj, aŭ nur parte similaj aŭ tute malsimilaj. Unu el ili imformas ke la rulaĵoj ne estus produktitaj surloke pro manko de arkeologiaj elemntoj kiuj enduktus pensi pri scriptorium. La rulaĵoj ne estus trezoro de la esena komunumo sed de la jerusalema templo, kies estroj provis ilin savi el la probabla venko de romianoj. Eĉ la establaĵaro de Qumran ne estus milita fortikaĵo ĉar la muroj havas malfortan konsiston. Esenoj, fine, estus sekto religia sed ne milita, kies kontrasto kun la jerusalemaj templestroj ne havus fundamenton. (Simone Paganini, Qumran: le rovine della luna. Il monastero e gli esseni, una certezza o un’ipotesi?, EDB, Bolonjo - [3] - )

Manuskriptoj de Khirbet Mird[redakti | redakti fonton]

Trovitaj en Buqe‘a, 9 mejlojn sudeste[Kontrolenda lingvaĵo] de Jerusalemo, 6 mejlojn okcidente de la Morta Maro. La loko iam estis asmonea fortikaĵo nomata Hyrcanion, poste igita kristana monaĥejo iniciate de (492) Sankta Saba. El ties biblioteko devenas manuskriptoj (arabaj, grekaj, arameaj) elfositaj el la ruinaĵoj, bonŝance ne forigitaj de la detruantoj, kaj datitaj de la 6-a ĝis la 9-a.

Manuskriptoj de Murabba‘at[redakti | redakti fonton]

Metitaj al lumo el 5 grotoj situantaj 15 mejlojn sudokcidente de jerusalemo, 12 mejlojn sude de Kumrano kaj 10 mejojn norde de Engedi. Beduenoj komencis komerci manuskriptojn en 1951, sed tuj arkeologoj alkuris por fosi. Nur tri grotoj ankoraŭ konservabis spurojn de setloj, okazaj aŭ kontunuaj, de la kankolika al la araba epoko. Ili estis certe utiligitaj dum la juda ribelo de 130-135 far Simon bar Kokhba. Estis trovitaj fragmentoj de leteroj kaj de libroj de bibliaj profetoj.

Manuskriptoj de Masada[redakti | redakti fonton]

Malkovritaj sude de la Morta Maro, en tiu kiu estis fortreso de Makabeoj kaj de Herodo kaj poste romia, sed aŭdace okupita de la zelotoj en la 66 p. K., kaj fine reokupita de la romia armeo.

En ĝi estis trovitaj diversaj manuskriptoj:

  • ostrakon aramea,
  • rulaĵo kun la psalmoj 81-85,
  • kopio de la libro de Siraĥ
  • kopio de la liturgio de la Sabato de Kumrano. (Tio konfirmas la informon de Jozefo Flavio laŭ kiu partoprenis en la kontraŭromia ribelo ankaŭ membroj kumranaj.
En muzeo de Amano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. From papyrus to cyberspace The Guardian August 27, 2008.
  2. Bruce, F. F.. "The Last Thirty Years". Story of the Bible. ed. Frederic G. Kenyon Retrieved June 19, 2007
  3. Abegg, Jr., Martin, Peter Flint, and Eugene Ulrich, The Dead Sea Scrolls Bible: The Oldest Known Bible Translated for the First Time into English, San Francisco: Harper, 2002

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Grohmann, Arabic Papyri from Hirbet el-Mird, Louvain 1963.
  • P. Benoit, J.T. Milik, R. De Vaŭ, Les grottes de Murabba‘at (DJD 2), Oxford 1961; J.M. Allegro, I rotoli del Mar Morto, Firenze 1958, 193-204.
  • Y. Yadin, Bar-Kokhba: The Rediscovery of the Legendary Hero of the Second Jewish Revolt against Rome, London 1971.
  • Y. Yadin, The Finds from the Bar Kochba Period in the Cave of the Letters, Jerusalem 1963.
  • J Starky e J.T. Milik (RB 61 (1954) 161-168, 182-190; Biblica 38 (1957) 245-268.
  • E. Tov (R.A. Kraft), The Greek Minor Prophets Scroll from Nahal Hever (8HevXIIgr), (DJD 8. The Seiyâl Collection I) Oxford 1990.
  • D. Barthelemy, Les devanciers d’Aquila: Première publication intégrale du texte des fragments du Dodécaprophéton trouvés dans le Désert de Juda, précedée d’une étude sur les traductions et recensions grecques de la Bible réalisées au premier siècle de notre ère sous l’influence du rabbinat palestinien, Leiden 1963.
  • Simone Paganini, Qumran: le rovine della luna. Il monastero e gli esseni, una certezza o un’ipotesi?, EDB, Bolonjo.

Jucci, Elio (1995). "I manoscritti ebraici di Qumran: A che punto siamo?", gazeto :, paĝoj : 243-273. Alirita 27-01-2007. (pdf)

A. J. Timothy Jull, Douglas J. Donahue, Magen Broshi, Emanuel Tov (1995). "Radiocarbon Dating of Scrolls and Linen Fragments from the Judean Desert", gazeto :, paĝoj : 11-19. COI:10.1.1.17.3507. Alirita 27-01-2007. (pdf)

Florentino Garcia Mertinez (1987). "Origenes del movimento esenio y origenes qumranicos. Pistas para una solucion", gazeto :, paĝoj : 527-556

Talmon (1976). "The Textual Study of the Bible— A New Outlook", gazeto :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]