Kupra rulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kupra rulaĵo de la Morta Maro (3Q15) estas el la skribrulaĵoj de la Morta Maro, trovita en 1952 en la 3-a groto proksime al Kumrano (Khirbet), sed ĝi diferencas de la aliaj. Dum aliaj estas skribitaj sur pergameno kaj papiruso, tiu ĉi estas skribita sur metalo: kupro miksita kun ĉ. 1% stano. Mala al la aliaj, ĝi estas ne literatura verko, sed listo de situo de diversaj varoj el oro kaj arĝento, kaŝitaj aŭ engrundigitaj. Ĝi diferencas en ties hebrea lingvaĵo (pli proksime al lingvouzo de Miŝnaĥ ol al la literatura hebrea de la aliaj skribrulaĵoj), ĝia ortografio (ĝia elparolo), paleografio (formoj de la literoj), kaj dato (ĉ. 50-100 p.K., verŝajne pli juna ol la aliaj tekstoj). Ĝi estas nun videbla en la Arĥeologia Muzeo en Amano, Jordanio.

La trovitaj 15 skribrulaĵoj estis koroditaj, tiel oni decidis distranĉi ilin je 23 strioj, en 1955 kaj 1956. Evidentiĝis, ke la rulaĵoj estas partoj de la sama dokumento. La publikado de la teksto okazis en 1960. Oni denove fotis la rulaĵojn en 1988 en pli bona kvalito.

La teksto donas 64 lokojn, 63 el ili entenas oraĵojn aŭ arĝentaĵojn en estimata unu tuno. La vereco, la vera ekzisto de tiu maso da valoraĵoj estas diskutita, ĉar temas pri asketoj, kiuj ne kolektas tiaĵojn. Oni supozis, ke rifuĝintaj judoj kaŝis valoraĵojn de la unua-dua Templo.