Jozefo Flavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jozefo Flavio

JOZEFO FLAVIO, Flavius Josephus (latine) aŭ Josef Ben-Matitjahu (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama Judio, kiu naskis kristanismon kaj ribelis kontraŭ Romio. Li skribis en eleganta helena por ne-judoj. Li estas pli konata laŭ sia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestro Vespasiano.

Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K.

Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:

  • Peri tou Ioudaikou polemou ("Pri la juda milito") – priskribas la militon de la judoj kontraŭ Romio de 6673.
  • Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj") – priskribas la historion de la judoj de la kreo de la mondo ĝis la Juda Milito. La unuaj 13 libroj paralelas la Biblion, sed libroj 14–20 priskribas la tempon inter la Makabeoj kaj la Juda Milito kaj estas nia ĉefa historio pri la judoj en tiu tempo. Josephus utilis fontojn judajn kaj helenajn (iuj fontoj nun estas perditaj al ni) kaj skribis por legantoj de helene kleriĝintaj. Ĝi inkluzivas paragrafon, kiu, se vere de Jozefo, estus la unua atesto juda (ne kristana) pri Jesuo.

Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono") en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni.

Eminentan romanan trilogion pri lia vivo verkis Lion Feuchtwanger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]