Apiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apiono
Persona informo
Naskiĝo 30–20 a.K.
en Oazo Siva
Morto 5–48 p.K.
en Romo
Lingvoj kojnea grekaegiptalatina
Okupo
Okupo verkistofilozofo • retorikisto
vdr

Apiono (en kojnea greka Ἀπίων Πλειστονίκου, Apíōn Pleistoníkēs; n. en 30–20 a.K.; m. en 45–48 p.K.)[1], kies nomo devenas de la grekigita formo de la antikva egipta termino “ Apiso”, laboris en la unua jarcento de nia erao kiel samtempulo de Plinio la Maljuna kiel Aleksandria gramatikisto, literaturisto kaj Homera filologo. Hodiaŭ li estas plej konata pro siaj kontraŭjudaj tekstoj, al kiuj Jozefo Flavio referencas en sia verko Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono", en kojnea greka, subtitolita "Pri la originaleco de judismo", titolo de la latina traduko Contra Apionem).

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Apiono ŝajne en sia epoko estis ekstreme aprezita pro sia ampleksa scio kaj retorika talento. Sed liaj samtempuloj ankaŭ konsentis malaprobi lian fanfaronan memkontenton. Ekzemple, li deklaris ke iu ajn kiun li menciis en siaj skribaĵoj fariĝus senmorta. Li konsideris sin unu el la plej grandaj filozofoj de antikva Grekio kaj diris ke Aleksandrio devus esti fiera havi viron kiel li inter siaj civitanoj.[2] Tamen, eĉ ne unu el liaj verkoj pluvivis.

Apiono naskiĝis en egipta oazo, la Oazo Siva - la nomo de lia patro estis Pozidonio. Li estis edukita en la domo de Didimo Ĥalkentero en Aleksandrio kaj transprenis kiel posteulo de la retorikisto Ailios Theon la gvidadon de la Aleksandria gramatika altlernejo. Apiono instruis dum la regadoj de la imperiestroj Tiberio kaj Klaŭdio en Romo, kie Plinio la Maljuna aŭdis lin. Li estis gvidanto de la aleksandrina legacio kiu alvenis en 40 p.K. por alvoki imperiestron Kaligulo. Temis pri la disputo pri la statuso de Aleksandriaj judoj. En ĉi tiu okazo, Apiono donis paroladon direktitan kontraŭ la judoj (en kojnea greka λόγος κατὰ Ἰουδαίων, lógos katá Ioudaíōn), kiu estis verŝajne prenita kiel eltiraĵo el lia kvin-voluma verkaĵo Aigyptiaka. [3] Kvankam rimarkindas kiom foje li citiĝis en la Antikveco, tamen la kvalito de la enhavo de liaj "distraj verkoj" estis submetita al gravaj historiaj mankoj, kio verŝajne kaŭzis la fakton ke neniuj tekstoj de li estis transdonitaj en postaj jarcentoj.

La kvinvoluma Aigyptiaka, kiu ne plu ekzistas, enhavis multajn, foje absurdajn, kontraŭjudajn deklarojn en la tria kaj kvara libroj. Josefo ne havis ampleksan scion pri Apiono ĉar li koncentriĝis ekskluzive sur la kontraŭ-judaj deklaroj; Apiono asertis, ke la judoj estis forpelitaj el Egiptio pro fizikaj difektoj, ke Moseo venis el Heliopolo, klarigis Ŝabaton absurde ktp. Apiono ankaŭ asertis la unuan akuzon de juda rita murdo (“greko estas oferata ĉiujare en la templo en Jerusalemo”). La enhavo de la "Akuzo pri ofero de sango" respondas al la antaŭe konata antikva greka "mito de Busiris" (en antikva greka Βούσιρις, Boúsiris), unu el 50 princoj de la legenda reĝo Αἴγυπτος, Aígyptos, kiuj per sieĝo perfortis 50 princinojn de apuda reĝlando edzinigi kun ili, sed la knabinoj defendis sin kaj 49 el ili en la nupta nokto murdis la nedeziratan novan edzon. Same ankaŭ okazis al la princo Busiris, kaj la klarigojn de tiu legendo Apiono transdonis al judismo, asertante ke en la templo de Jerusalemo buĉatas ĉiujare unu grekdevena bebo. Laŭ Josefo, Apiono ankaŭ estis la aŭtoro de la kalumnio, poste adoptita de Tacito, laŭ kiu la judoj praktikis kultadon de azeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri Apiono en la anglalingva Jewish Encyclopedia, vidita la 2-an de novembro 2023
  2. Plinio la Maljuna, Naturalis historia (Naturhistorio]), Praefatio (antaŭparolo) kaj 30.6.
  3. Folker Siegert: Flavius Josephus: Über die Ursprünglichkeit des Judentums, germane "Jozefo Flavio: Pri la originaleco de judismo, p. 25.