Ĥanoĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥanoĥo (en la Londona Biblio, Ĥanoĥ; hebree, חֲנוֹךְ) estis, laŭ la Biblio:

  1. Filo de Kaino kun lia edzino (kies nomo ne estas konservita). Li estis la patro de Irad. (Genezo 4.17-18)
  2. Urbo fondita de Kaino, kiun li nomis laŭ la nomo de sia filo. (sama teksto)
  3. Filo de Jared kaj patro de Metuŝelaĥ. (Genezo 5.18-24)

Ĥanoĥo Kainido kaj la Urbo Ĥanoĥ[redakti | redakti fonton]

La nasko de Ĥanoĥo kredigas al multaj homoj ke Adamo ne estis la unua homo sur la Tero, ĉar Biblio ne diras pri filino de li. Laŭ tiu hipotezo, Adamo estas nur la prapatro de kelkaj popoloj, la hebreoj kaj iliaj najbaroj, ne de tuta homaro. Ortodoksuloj diras ke la patrino de Ĥanoĥo estis filino de Adamo, nur ke la Biblio ne parolas pri ŝi, ĉar ŝi ne estus grava al genealogioj.

Ankoraŭ laŭ Biblio (Genezo 4, 17), Kaino fondis urbon kaj donis al ĝi la nomon de Ĥanoĥo por omaĝi sian filon, pro tio, mezepokaj komentariistoj diris ke Dio malamus urbojn. La ekzistado de urbo Ĥanoĥo ankaŭ estus pruvo de ke estas multaj homoj krom la Adama familio, ĉar Kaino ne povus krei urbon por nur tri homoj.

Ĥanoĥo Jaredido, kiun "Dio prenis"[redakti | redakti fonton]

La dua Ĥanoĥo estas eĉ pli enigma ol la unua. Jen la tuta teksto, laŭ la Londona Biblio:

18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ. 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. 22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. 24 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.

En la kunteksto tricent sesdek kvin jaroj estas mallongega vivdaŭro (lia patro mortis naŭcent-sesdek-du-jaraĝa, kaj lia filo atingis la aĝon de naŭcent sesdek naŭ jaroj, laŭ tiu ĉapitro).

Tiu ĉi Ĥanoĥo ludas gravajn rolojn en diversaj religiaj medioj: en Islamo, li estas Idris; laŭ Gregorio Bar-Hebræus li estas ekvivalento de la greka dio Hermeso, aŭ Merkuro, la malaltranga dio kiu inventis multajn artojn (literaturon, astrologion, muzikon ktp). Li estas "la Skribisto de Dio", kiu en la Ĉielo registradas la historion de la mondo por la Eternulo.

Laŭ Mormonismo (Multevalora Perlo) Ĥanoĥo fondis la justan urbon Cionon, kiun Dio forportis en la Ĉielon antaŭ la Diluvo, lasante Metuŝelaĥon sur la tero por generi Noan kaj ebligi la pluvivadon post la diluvo de la homaro.

La libroj Ĥanoĥo[redakti | redakti fonton]

Pluraj antikvaj libroj nomiĝas Ĥanoĥo. La plej grava estas t.n. Ĥanoĥo Unua, kiu estas rigardata kiel kanona biblia libro en la Etiopia Ortodoksa Unuecigita Eklezio. Tiun libron citas la novtestamenta Epistolo Ĝenerala de Judas: "14 Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj, 15 por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li."


Gutenberg Bible.jpg patro:
Kaino

Biblia persono

En libroj:
Genezo

filoj:
Irad


Gutenberg Bible.jpg patro:
Jared

Biblia persono

En libroj:
Genezo, Ĥanoĥo

filoj:
Metuŝelaĥ