Radamanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Radamanto (el la greka Ραδαμανθυς, tiu, kiu divenas per vergeto) estis reĝo de Kreto kaj filo de Zeŭso kaj Eŭropo, do frato de Sarpedono kaj Minoo. Tamen Paŭzanio nomas Sarpedonon filo de Hefesto. Li estis vartita kaj adoptita de Asteriono, kiu havis du filojn kaj edzinigis Eŭropon post la forlaso de Zeŭso kaj ekregis Kreton ĝis sia morto.

Kiam Asteriono mortis, Radamanto regis la insulon, kaj leĝigis ĝin per kodaro, kiun oni pensas kopiis la spartanoj. Ĉiu naŭa jaro li vizitis kavernon dediĉiitan al Zeŭso kaj revenis kun nova leĝaro, tiel justa ke multaj el urboj de Malgrand-Azio volonte adoptadis ĝin. Tiun kutimon daurigis Minoo, post la forpaso de sia frato.

Laŭ kelkaj versioj Minoo detronigis kaj forpelis Radamanton el la insulo, ĵaluze pri lia kreskanta famo, kaj tiam Radamanto translokiĝis al Beotio, kie li edziĝis al Alkmeno. Diodoro Sikulo rakontas ke la kialo pro kiu Radamanto estis forpelita estas alia: la tri fratoj (Minoo, Sarpedono kaj Radamanto) enamiĝis de la sama knabo, MiletoAtimno, kiu fine elektis Sarpedonon, kaj tio vekis ĵaluzon inter la fratoj. Sed tria versio asertas ke nur Sarpedono batalis kontraŭ Minoo, dum Radamanto, pli saĝe, akceptis sian fraton kiel heredanton de Asteriono, kaj kompense ricevis trionon de la insulo, kie li regis samtempe kiel Minoo en la aliaj du partoj.

Zeŭso multe amis Radamanton, kaj klopodis senmortigi lin (kune kun Minoo kaj Eako). Tamen la Moiroj (destino) malpermesis tion, kaj Zeŭso, por doni ekzemplon al aliaj dioj, obeis ilin[1]. Laŭ Homero[2], post sia morto Radamanto loĝis en la Elizeaj Kampoj, kie li iĝis plej fidela servisto de Krono, kiu regis tie post sia detroniĝo, laŭ Pindaro. Sed postaj versioj asertas ke, pro lia nekoruptebleco, oni nomumis lin unu el la juĝistoj de Erebo kune kun Eako kaj Minoo. Verŝajne, li juĝadis la animojn de azianoj, dum Eako zorgis pri eŭropanoj (helenoj) kaj Minoo voĉdonis definitive se aperis duboj[3]. Tamen, en sia La Divina Commedia, Dante ne mencias lin, kaj priskribas ke nur Minoo estis juĝisto de la animoj. Aldone, Luciano, en sia Vera Historio, mencias sian regadon en la Insulo de la Benitaj.

Krome, en sia Eneido[4], Vergilio priskribas la laboron de Radamanto en Hadeso: la kreta Radamanto praktikis tie severegan regadon. Li demandadis kaj punis fraŭdojn kaj devigis homojn konfesi iliajn pli kaŝitajn kulpojn. Post eldiri verdikton, venĝema Tizifona insultis kaj skurĝis la kulpantojn per sia vipo, alvokante siajn fratinojn, la Furioj.

Planedeto Radamanto ricevis sian nomon el tiu persono.

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Kreto Poste:
Asteriono Radamanto (parte) Gortiso (parte)

Alceo (Paroso)


Paro kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Radamanto kaj Alkmeno havis du filojn, Gortiso kaj Eritro. Post lia morto, la unua ricevis parton de la insulo Kreto, kie troviĝas la urbo Gortino nomita tiel laŭ li. Tamen, alia versio asertas ke Gortiso estis arkadia filo de Tegeateso[5]. Eritro heredis landon en Malgrand-Azio, kaj Enopiono (filo de Ariadno) la insulon Ĥion. Kromaj heredintoj de Radamanto estis Toanto (alia filo de Ariadno, kiu ricevis Lemnoson), Eniueso (Kournoson), Estafilo (Peparetoson), Eŭanteso (Maronean), Alceo (Paroson), Anio (Deloson) kaj Andro (Androson).

Radamento forfuĝis al Okaleo, en Beotio, ĉar li murdis homon (aŭ estis forpelita de Minoo) kaj tie edzinigis Alkmenon, vidvino de Amfitriono kaj patrino de Heraklo. Ilia tombejo troviĝis en Haliarto, ĉirkaŭita de kretajn tigojn, kiujn oni uzis por fari flutojn kaj lancojn. Alia versio asertas ke Alkmeno kaj Radamanto geedziĝis en la Elizeaj Kampoj, post ilia morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovidio, Metamorfozoj, IX.426.
  2. Homero, Odiseado iv. 564.
  3. Platono, Gorgias 424A.
  4. Vergilio, Eneido, VI
  5. Paŭzanio, VIII.53.2.