Amfitriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Amfitriono estis reĝo de Tirinto kaj generalo de la Tebanoj, edzo de Alkmeno (Alkmena, Alkmenino), anstataŭpatro de Herkulo. Zeŭso promesis senmortecon al lia edzino, se ŝi volus forlasi lin por la Dio, sed ŝi rifuzis, preferante resti mortonta kun sia edzo. La rakonto pri Amfitriono inspiris diversajn literarajn verkojn de antiveco; la 38-a verko estis la teatraĵo de Jean Giraudoux Amphitrion 38.

Amfitriono estas tragikomedio de Plaŭto, reverkita de Molière. En la komedio aperas ankaŭ servisto de Amfitriono, Sozio, kies aspekton alprenas Merkuro por kaŭzi konfuzojn, tial la vorto sozio fariĝis sinonimo de similulo.

Amfitriono. Komedio de Molière, el la franca trad. E. Legrand, 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la traduko estis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam la tradukinto eklernis Esperanton. Tamen la traduko estas "tute korekta, tre facile komprenebla." (,E' 1923 p: 27.)

Amfitriono ĝenerale estas nomo por homo, kiu invitas al festenobankedo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

[1]

Amfitriono estis la filo de Alceo, reĝo de Tirinto.

Promesita edziĝo kun Alkmeno[redakti | redakti fonton]

Eliso en Grekujo

Alkmeno estis la filino de Elektriono, reĝo de Mikeno. Ŝi konsentis edziniĝi kun Amfitriono kondiĉe ke li punos la loĝantojn de la insuloj Taphos. Ili ĵus ŝtelis la brutaron de sia patro kaj murdis siajn fratojn. Amfitriono provis plenumi la kondiĉojn de Alkemo. Li decidis iri unue repreni la brutaron, kiu paŝtiĝis en la insulo Eliso.

Reveninte al la domo de Elektriono li ĵetis bastonon sur iu besto. Bedaŭrinde tiu bastono atingis Elekrionon, kaj mortigis lin. La frato de Elektriono, kiu nomiĝis Steneloso, ekzilis Amfitrionon, kaj anstataŭis Elektrionon kiel reĝon de Mikeno.

Fuĝo de Amfitriono kaj Alkmeno al Tebo[redakti | redakti fonton]

Tie, le reĝo Kreono elpurigis lin el lia kulpo. Tamen, ne estis ankoraŭ punitaj la loĝantoj de Taphos pro la morto de la fratoj de Alkmeno. Amfitriono petis Creon helpi lin.

La vulpino de Teumesse[redakti | redakti fonton]

Sed aliajn zorgojn havis la reĝo. Ĉiumonate, iu vulpino, sendita de Hera, mortigis kaj manĝis junulon en la kamparo de Teumesse. Amfitriono pruntprenis la hundon de Cephale, reĝo de Ateno. Sed Zeŭso ŝanĝiĝis la du bestojn en ŝtonojn.

Ekspedicio kontraŭ Taphos[redakti | redakti fonton]

La ioniaj insuloj Taphos

Tiam Kreono, Cephale kaj lia amiko Panopeo decidis helpi lin. Necesis elpreni oran haron el la hararo de la reĝo de la insulo por ke sukcesu la milito. Tio estis farita danke al la helpo de la reĝidino. Post tiu venĝado, li donacis la insulojn al la reĝoj, kiuj helpis lin, kaj revenis al Tebo.

Surprizo de la edzo dum sia edziĝnokto[redakti | redakti fonton]

Venante en la liton de Alkmeno, li petis la promesitan edziĝon. Tre surprizita ŝi estis, kiam ŝi vidis lin, kaj ŝi rakontis ke jam ili amoris unu kun la alia dum tiu nokto. Amfitriono deziris klarigi la aferon. Pro tio, li vizitis Tiresias en Tebo. Tiu orakolo rakontis la veron. Zeŭso, preninte la aspekton de Amfitriono estis jam amorinta kun ŝi. Tiu nokto daŭris fakte tri noktojn, post la peto de Zeŭso al Helioso. Amfitriono akceptis la klarigaĵon. Naskiĝis poste du infanoj, unu de Amfitriono kaj unu de Zeŭso.

Endanĝerigita dum la mensa malsano de Heraklo[redakti | redakti fonton]

Dum sia mensa malsano Heraklo provis mortigi Amfitrionon sed Atena preventis tion per frapado de ŝtono sur lia kapo.

Morto dum iu ekspedicio de Heraklo[redakti | redakti fonton]

Dum ekspedicio kun sia filo Heraklo kontraŭ Orkomenos, li mortis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La mythologie grecque et romaine Catherines Salles Ed. Hachette 2003

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • PIV kaj NPIV
  • Molière: Amfitriono, esperantigis Enrique Legrand, 1922
  • Aperis fragmentoj el la komedioj Meneĥmoj, Komedio pri la Poto, Amfitriono (Antologio Latina, vol. 1, p. 46-62, tr. Gerrit Berveling)