Komputilanimacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de komputilanimacio kiu estas produktita pere de la tekniko de "movokapto".

Komputilanimacio estas la procezo uzata por generi animaciajn bildojn pere de komputilo. La pli ĝenerala termino Komputil-generita bildaro (KGB) enhavas kaj movajn kaj senmovajn scenojn, dum la komputila animacio aludas nur al la movantaj bildoj. Moderna komputilanimacio kutime uzas tridimensian komputilgrafikon, kvankam la dudimensia komputila grafiko estas ankoraŭ uzata por stilistiko, malalta larĝa bendo kaj rapida realtempa renderado. Foje la celo de la animacio estas la komputilo mem, sed foje ankaŭ la filmo.

La komputilanimacio estas esence cifereca sukcedanto de la teknikoj de haltomovo uzitaj en tradicia animacio kun tridimensiaj modeloj kaj bildalbilda animacio de dudimensia bildaro. Komputil-generitaj animaciaĵoj estas pli facile kontroleblaj ol aliaj pli fizikbazitaj procezoj, konstruante miniaturojn por filmaj efikoj aŭ aldonante kromaktorojn por scenoj de homamasoj, kaj ĉar tio ebligas la kreadon de bildoj kiuj ne estus eblaj uzante alian teknologion. Ĝi ebligas ankaŭ al unusola grafikartisto produkti tian enhavon sen la uzado de aktoroj, multekostaj scenaroj, aŭ rekvizitoj. Por krei la iluzion de movo, unu bildo estas montrita en la komputila ekrano kaj ripete anstataŭata pere de nova bildo kiu estas simila al ĝi, sed iom antaŭenigita en tempo (kutime je proprcio de 24 aŭ 30 bildoj/sekundo). Tiu tekniko estas identa al kiel la iluzio de movo estas atingita pere de televizio kaj filmoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beane, Andy (2012). 3D Animation Essentials. Indianapolis, Indiana: John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-14748-1.
  • Kuperberg, Marcia (2002). A Guide to Computer Animation: For TV, Games, Multimedia and Web. Focal Press. ISBN 0-240-51671-0.
  • Magnenat Thalmann, Nadia; Thalmann, Daniel (2004). Handbook of Virtual Humans. Wiley Publishing. ISBN 0-470-02316-3.
  • Masson, Terrence (1999). CG 101: A Computer Graphics Industry Reference. Digital Fauxtography Inc. ISBN 0-7357-0046-X.
  • Paiva, Ana; Prada, Rui; Picard, Rosalind W. (2007). "Facial Expression Synthesis using PAD Emotional Parameters for a Chinese Expressive Avatar". Affective computing and intelligent interaction. Springer Science+Business Media. ISBN 3-540-74888-1.
  • Parent, Rick (2012). Computer Animation: Algorithms and Techniques. Ohio: Elsevier. ISBN 978-0-12-415842-9.
  • Pereira, Fernando C. N.; Ebrahimi, Touradj (2002). The MPEG-4 Book. New Jersey: IMSC Press. ISBN 0-13-061621-4.
  • Parke, Frederic I.; Waters, Keith (2008). Computer Facial Animation (2nd ed.). Massachusetts: A.K. Peters, Ltd. ISBN 1-56881-448-8.
  • Sito, Tom (2013). Moving Innovation: A History of Computer Animation. Massachusetts: MIT Press. ISBN 978-0-262-01909-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]