Johann Friedrich Herbart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de la granda filozofo kaj pedagogo.

Johann Friedrich HERBART (naskiĝinta la 4-an de majo 1776 en Oldenburg, mortinta la 14-an de aŭgusto 1841 en Göttingen) estis germana filozofo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1797-1800 li estis privata instruisto en Bern, kie li konatiĝis kun Johann Heinrich Pestalozzi. Ekde 1805 li estis profesoro de filozofio en Göttingen, ekde 1809 li transprenis la oficon de Immanuel Kant en Kenigsbergo, antaŭ troviĝi ekde 1833 denove en Göttingen.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Herbart difinis la taskojn de filozofio kiel "pritrakto de la nocioj" (Bearbeitung der Begriffe) poscience. Ne estu asignita certa objekto al la filozofio, sed ĝi estu baza disciplino por ĉiuj aliaj sciencoj. Estante kontraŭanto de la idealisma frakcio de kantismo, li provis purigi la terminon de la Mio de ĉiuj al ĝi gluantaj kontraŭdiroj. Simile al Gottfried Wilhelm Leibniz li supozis la ĉeeston de multaj simplaj kaj neŝanĝeblaj uloj, kies interrilatoj naskis la ŝajno de la bunto kaj de la varieblo.

Tiu metafiziko, kiun li nomis "reala", sukcesis estinte transferita al psikologio: estus fundamentaj - ĉe la "realo" de la animo - la imagoj inter si dinamike rilatantaj. Per sia volo de memkonservado ili reciproke malhelpus unu la alian. Tiel ĝenite kaj forpelite en la subkonscion, ili aperus kiel impulsoj kaj antaŭenpuŝa forto. Ĉi tiun elirpunkton li fekundigis por pedagogio. Instruado progresu de la klarigo de la ideoj tra iliaj asociadoj kaj sistemigo ĝis la metodiko (= la libera movado). Ĉar ĉiuj tiuj ideoj estas ankaŭ fortoj, estiĝas balancita rilato inter la interesoj. La per la kleriĝeblecoj de la infanoj atingebla morala ebleco estas la virto (Charakterstärke der Sittlichkeit). Al ĝia formado helpu instruado, disciplino kaj regitado. Danke al sia ampleksa edukad- kaj instruteorio Herbart estis unu el la fondinto de scienca pedagodio (t.n. Herbartianismo.)

Alia grava ideo de Herbart estas lia rekonduko de etiko al estetiko. La juĝoj pri gusto tute ne koncernus la ekkonon. Ili formulu senperan kaj senrefleksan ĝuon de formoj (estetiko) aŭ de intencitaj agadoj (etiko). Scienchistorie gravas la influo de Herbert al Bernhard Riemann.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pestalozzis Idee eines ABC der Anschauung (1802)
  • Allgemeine Pädagogik aus dem Zweck der Erziehung abgeleitet (1806)
  • Lehrbuch zur Einleitung in die Philosophie (1814
  • Psychologie als Wissenschaft, 2 Bände (1824–25

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. Weiss: Herbart u. seine Schule (1928)
  • W. Asmus: Johann Friedrich Herbart. Eine pädagogische Biographie, 2 vol. (1968–70)
  • R. Lassahn (eld): Tendenzen internationaler Herbart-Rezeption, (1978)
  • F. Träger: Herbarts realistisches Denken (1982)
  • M. Haesch: Johann Friedrich Herbart zur Einführung (1999)
  • G. Müßener (eld.): Johann Friedrich Herbart. 1776–1841, (2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]