Oldenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu-ĉi artikolo pritraktas la germanian urbon Oldenburg en la federacia lando Malsupra Saksio. Por la pli eta urbo Oldenburg en Ŝlesvig-Holstinio vidu la artikolon Oldenburg (Holstinio).

Blazono Mapo
blazono de la urbo situo de la urbo en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Koordinatoj: 53° 08' Norde,  08° 13' Oriente
alteco: 5 m super marnivelo
areo: 102,96 km²
nombro de enloĝantoj: 158.565 (fine de 2005)
Poŝtkodoj: 26001 - 26135
Telefona kodo: 0441
Aŭta kodo: OL
Adreso de la
urba administrejo:
Markt 1
26122 Oldenburg (Oldb)

Oldenburgo (germane: Oldenburg, platdiĉe OllnborgOllenborg, saterfrise: Ooldenbuurich) estas administre sendependa urbo en la federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidento de Germanio. Ĝi situas proksimume 45 kilometrojn okcidente de Bremen.

La universitata urbo kaj eksa rezidejo de la grafa, duka, grandduka kaj federacia lando Oldenburgio estas la kvara plej granda urbo de Malsupra Saksio: Pli grandas Hanovro, Brunsvigo kaj Osnabrück.

kastelo de Oldenburgo


La plej proksimaj grandaj urboj estas Bremen, proksimume 50 kilometrojn oriente, Osnabrück, proksimume 100 kilometrojn sude kaj Hamburg, proksimume 175 kilometrojn nordoriente de Oldenburgo. La nombro de urbaj loĝantoj dum la jaro 1945 pasis la limon de 100.000, kaj ekde tiam laŭ germaniaj kriterioj la komunumo estas "urbego". En 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oldenburgo situas en ebenaĵo ambaŭflanke de la ŝipebla rivereto Hunte, 23 kilometrojn okcidente de la loko (ĉe komunumo Elsfleth) kie ĝi enfluas la riveron Weser kaj ŝipvoje 90 kilometrojn de la Norda Maro.

la urba teatro

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]