Cholet

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cholet

{{{bildo-priskribo}}}

Administrado
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire (subprefektejo)
Arondismento Cholet (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro S-ro Gilles Bourdouleix
1995-2008
Poŝtkodo 49300
Kodo laŭ INSEE 49099
Demografio
Loĝantaro 56 320
2005
Loĝdenso 619,68 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°03′36″N 0°52′42″U  /  47.06°N, 0.87833°U / 47.06; -0.87833 (Cholet)Koordinatoj: 47°03′36″N 0°52′42″U  /  47.06°N, 0.87833°U / 47.06; -0.87833 (Cholet)
Alto De 63 al 184 m
Areo 87,47 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Cholet
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blason ville fr Cholet (Maine-et-Loire).svg

Cholet [ŝole] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Maine-et-Loire kaj en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Cholet havas proksimume 56 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Choletais [ŝolte] en la franca lingvo.

Enhavo

[redakti] Geografio

Cholet estas la dua plej granda urbo de la departemento Maine-et-Loire post Angers. Ĝi situas en la historia kaj natura regioneto Mauges.

[redakti] Historio

La nomo « Cholet » verŝajne devenas de la latina vorto Coletum (t.e. brasiko). Gravajn establojn de la romia periodo oni malkovris proksime al Cholet, en la vilaĝo Mazières-en-Mauges.

Cholet disvolviĝis ekde la 18-a jarcento per la produktado de siaj famaj teksaĵoj, kaj sekve per la produktado de ŝuoj. Ĝi estas plie rigardata kiel la ĉefurbo de poŝtukoj : la plej rimarkinda specialaĵo de Cholet estas la ruĝa poŝtuko, menciita en kanzono far Théodore Botrel.

[redakti] Ekonomio

La ekonomio de Cholet origine kaj plejparte baziĝis sur teksaĵoj. Tiu specialaĵo profunde stampis la lokan pejzaĝon ĝis hodiaŭ, kun ekzemple grandaj fabrikejoj, liceo pri modo kaj la ĉeesto de pluraj firmaoj kiel NewMan, Gaston Jaunet, ktp...

Ekzistas tamen en Cholet aliaj aktivecoj danke al mond- aŭ landfamaj firmaoj kiel Michelin, Bébé Confort, Nicoll, L'abeille, Thales, ktp...

[redakti] Vidindaĵoj

La arta kaj historia muzeo (Musée d'art et d'histoire) estas plejparte dediĉita al la la militoj de Vendée, kiuj okazis dum la Franca Revolucio. La galerioj de la muzeo entenas la verkojn de la pentristo Pierre Charles Trémolières, naskiĝinta en Cholet.

La muzeo de teksaĵo (musée du textile) prezentas la teknikojn rilate al la teksado kaj al la blankigo de la toloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj