Jazigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La jazigoj (hungare jász pr. jas) origine estis indoiranlingva popolo, kiuj parencoj kun Alanoj, same kiel en Kaŭkazo nuntempe vivantaj Osetoj. En Hungario ili alvenis plej verŝajne samtempe kun Kumanoj, en la mezo de 13 jarcento. Dum la historiaj okazaĵoj ili hungariĝis kaj finiĝis ilia etna aparteco, sed ĝis nuna tago ili fiere gardas sian jazigan nacian konscion.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo „jazigo” La nomo de alanoj en turkaj lingvoj kaj arabe estis „asi”. En la hungara lingvo venis la nomo tra la rusa aŭ sudslavaj lingvoj, kiu nomo ricevis la literon „j” kiel kutime en slavaj lingvoj, kaj tiel elformiĝis la nomo „jazigo”(hungare Jász pr. Jas). En la anktiva epoko vivis en Karpata baseno la similan nomon havantaj iom da parto de jazigoj, estis iam populara teorio laŭ la simileco de du popolnomoj (jazigo – jazigo) tiel pensis, ke la jazigoj rekte devenas de jazigoj, kiuj vivis en Karpeta Bazeno antaŭ la hungara patrujokupado. Nuntempaj esplorrezultoj neigas tiun. Laŭ kelkaj esploristoj la nomo de jazigoj ne devenas el jazig, sed la la nomdoninto estis aorsoj el la verko de Strabono el la 1. jarcento A.K. Geografio (23. libro, XI. ĉapitro), kiujn oni egalas je alanoj. La nordaj branĉoj de la popolo „asi” apartenis al la tielnomita arjaj (indoiranlingva) popoloj, laŭ la verko araba geografia de Ĝajhano, kiu verko montras la situacion kiu estis ĉirkaŭ 870-aj jaroj, rolas la du gentoj de alanoj nomita „duhs-as” kaj tuval-as. Poste en fontoj mohamedanaj rolas nomoj „asi” kaj „alan” alterne, kaj la filon de Tugarma nomis je As-alân, fine post la mongola epoko la nomo de alanoj kiel popolnomo tute malaperis el la subskriboj rilataj de ĉirkaŭaĵo Kaŭkazo.

La alanoj[redakti | redakti fonton]

La unua ŝtato de alanoj verŝajne elformiĝis en Centra Azio. Laŭ la ĉinaj fontoj el la 3. jarcento en Kang-ku, nuntempa Kirgizistano területén, ĉe rivero Ĉu, kiu estas trovebla norde de centra fluo de Sir-darja estis la regeco de popolo alan-liao (阿蘭聊). Ilian landon neniigis la huna atako en la jaro 350, poste dum la popolmigrado ies parto migris tra la Volgo, al la norda parto de Kaŭkazo. Post tiam la alana kulturo disvastiĝis ĉe la norda parto de Nigra Maro kaj ĉe la centra antaŭtereno de Kaŭkazo, je la tereno de nuntempa Nord-Osetio (Republiko Nordoseta-Alana). En la fakliteraturo iuj mencias alanoj kiel nomadoj (duonnomadoj), laŭ aliaj ili okupiĝas pri terkulturo. En iliaj enterigaj kutimoj estas rigardeblaj animistikaj imagoj, do ili imagis animon de ĉiuj objektoj, ili estimis la Sunon kaj fajron kiel dioj. En la lingvo oseta ĝis hodiaŭaj tagoj restis la kulta nomo de tiuj fenomenoj. Montras diferencigitan rolon de la Suno la tielnomitaj Sunamuletoj kaj la metalspeguloj dorse ornamitaj per sunsimboloj.. Inter 7-10. jarcentoj ili apartenis al Kazara Imperio, sed tiel, ke ili gardis sian internan memstarecon. Ilia lando nomiĝis je Alanio. Ili konis kristanecon, ĉar laŭ historiaj fontoj bizancaj misiistaj pastroj jam atingis Alanion en la jarcento 6-7. La hungaroj verŝajne tiam alvenis en Levedio, al najbareco de alanoj, kiam ili apartenis sub la reĝeco de kazaroj kaj bolgaroj. (Montras la proksiman rilaton ankaŭ tiu, ke la devenlegendo „Hunor kaj Magor” priparolas pri la forrabado de filinoj de Dula, la reĝo de alanoj, kiuj laŭ la legendo, ni povas rigardi kiel prapatrinon de hungaraj reĝoj). Poste, kiam Kazara Imperio malfortiĝis en la jarcento 9-a, alanoj regajnis sian politikan sendependecon kaj en la jarcentoj 10-11-a elformiĝis forta alana reĝeco. De la 10-a jarcento aperis kristanaj preĝejoj, kaj elformiĝis ankaŭ la alana ĉefepiskopejo.

Enmigrado en Hungarion[redakti | redakti fonton]

Ĵus antaŭ la Hungarlanda enmigrado de jazigoj, alanoj estis la kamparanoj kaj militaj helpantpopolo en orient-eŭropaj teritorioj de kumanoj. En la jaro 1116 ili protektis kontraŭ la atakintaj kumanajn urbojn ĉe rivero Dono. Laŭ kalkaj ideoj devenas el tiu tempo la komuna simbolo de hungarlandaj jazigoj, la tielnomita Klariono de Lehel. Samtempaj fontoj mencias, ke la mongolajn atakojn ili provis sensukcese haltigi kune kun rusoj kaj kumanoj. La unuaj sporadaj hungarlandaj enmigradoj okazis kune kun kumanoj, fuĝante mongoloj, dum la reĝeco de hungara reĝo Béla la 4-a. Pluaj enmigradoj en Baseno de Karpatoj okazis paŝo-post-paŝe. Post la Tatara invado estis trovebla signifa jaziga loĝantaro en la osta parto de la neniiĝinta Kumanio, en la tereno de nuntempa Moldavio kaj Valaĥio. Sian multnombrecon montras, ke ĉirkaŭ 1283 la imperiestro de Bizanto por gardi la landlimojn 10 000 jazigojn eklogigis ĉe la landlimo de imperio. La tutan terenon de Moldavio signas je la nomo Alani la mapo de Angelino Derlecert pretigita en la jaroj de 1330. Aliaj 14-a jarcentaj fontoj montras la terenon de Moldovio je alanaj princecoj. Tiu nomigo malaperis post la enloĝiĝo de I. Bogdan rumana vojevodo okazinte en la jaro 1342. (Do el Moldovio malaperis la jazigoj.) La nomo de urbo Iaŝi (hungare Jászvásár) ĝis hodiaŭ gardas sian nomon, signite ke, diverse de kumanoj, ili konstruis daŭrajn koloniojn, kaj ili diversis de kumanoj ankaŭ je siaj vivmanieroj.

Jazigoj en Hungario ĝis la redemptio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa loko de hungarlandaj kolonioj estas Jászság (Jazig-provinco), sed ankaŭ estas trovebla jaziga kolonio en montaro Pilis kaj en la ĉirkaŭaĵo de Esztergom, tiuj verŝajne apartenis al la eskorto de la reĝo. La jazigoj estas menciitaj unuafoje, kiel departigitaj de kumanoj la diplomo de Karolo la 1-a (Hungario) en la jaro 1323, kiel „jazonoj”. En tiu diplomo menciitaj el inter 18 jazigaj mastroj estas 11 kristana, 7 pagano, sed eĉ unu el iliaj patroj ne havis kristanan nomon. Pligranda parto de nomoj apartenas al alana-oseta personnomoj, kelkaj estas turk- (eble kuman-) devena. La kristaneco signife ŝanĝigis la antaŭan paganan religion, sed ties postsignoj restis, ekzemple ĉe la jazigprovincaj arkeologiaj esploroj estas trovitaj ĉeval-amuletoj. Ankaŭ elfosad-esploroj dokumentas, ke inter la jazigoj disvastiĝis bizant-rita kristaneco. Montras tiun la manoj submentone interplektitaj fingroj, kaj la bizanta kruco figuritaj sur ringoj. La sola memoraĵo de iama jaziga lingvo estas tiu vortlisto, kiun iu skribis sur iu diplomo el 1422. Tiu grava dokumento estas pruvaĵo pri la indoirandeveno de jaziga lingvo. La jazigoj gardis sian lingvon kaj naciecon ĝis la epoko de reĝo Matiaso, kiam en 1474 la franciskanoj ricevis rajton por ke tiu ordo kiu katolikigis la jazigojn, havas rajton konstrui preĝejon kaj monaĥejon en la urbo Jászberény. Poste la jazigoj asimiliĝis al la hungaroj vivantaj en la ĉirkaŭajo, kaj preskaŭ en unu jaro ili perdis ankaŭ sian lingvon. Dum la turka epoko la provinco multe suferis, sed ne senpopoliĝis. Kiam post la turka epoko oni komencis repopoligi Hungaran Ebenaĵon, oni loĝigis multloke jazigojn. La plejmultnombran jazigan koloniulon ni povas trovi inter Danubo kaj Tibisko. En la Kiskunság vivantaj katolika loĝantaro preskaŭ senescepte estas jazigdevena (ekz. Kunszentmárton), same inter la jazigaj kolonioj vivas nur en urbo Jászkisér reformacianoj. La jazigoj organiziĝis je Seĝoj, elektis kapitanojn. Siaj plej juĝisto estis palatino. La jazigoj vivantaj en unu bloko organiza kadro estis Berényszék, sed ili havis ankaŭ kelkloke en la lando diasporkoloniojn. La jazigoj estas menciitaj en latinlingvaj diplomoj plej ofte kiel jazones aŭ jazini. De la epoko de Sigismondo, la Luksemburga ĝis la komenco de la jarcento 18 krom tiu ili estis menciitaj kiel la philistaeai, philistaei seu jazones, ĉar oni pensis, ke ili devenas el bibliaj filisteoj. De la jarcento 18-a estis nomitaj yazyges kaj identigitaj je antikvaj jazigoj. La popolo devenigis la vorton „jász” el la vorto „íjász” (esperante arkopafisto).