Yle Radio Suomi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yle Radio Suomi
emblemo
radiostacio
Antaŭe YleQ vd
Lando(j) Finnlando vd
Lingvoj

finna lingvo

Posedata de Yleisradio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Yle Radio Suomi estas radia kanalo posedata kaj funkciigata de nacia publika servo de Finnlando, nome la elsendejo Yleisradio (Yle). Ĉefa fokuso de la stacio estas muziko kaj sporto, sed ĝi faras ankaŭ varion de aliaj programoj, inkluzive de novaĵoj, same kiel ĝis ok horojn tage de regiona programaro en labortagoj (ses horojn sabate). La kanalo estas ankaŭ notita pro sia viva priraportado de muzikaj festoj.

Yle Radio Suomi estis establitaj en junio 1990 – kiel parto de la restrukturigo de Yle, nome de ties radiaj kanaloj – kiel nacia reto kuniginta 20 regionajn staciojn el la lando. En 2003, la muziko de la politika kanalo estis ŝanĝita kun la celo allogi pli junan spektantaron.[1] Yle Radio Suomi rezulte estis aŭskultita en Finnlando pli ol ĉiuj radiaj stacioj, fare de 44% entuta spektantaro en 1999 kaj de 33% entuta spektantaro (pli alta inter pli malnovaj aŭskultantoj) en 2013–2014.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marko Ala-Fossi, [https://web.archive.org/web/20140423012827/http://viesverk.uta.fi/fmcs/radio.html artikolo "Finnish Radio in a Nutshell" ("koncize pri finna radio", laŭvorte "finna radio en nuksoŝelo") de septembro 2009, arkivigite en aprilo 2014 (en}})
  2. Ingomar Kloss, M. Abe, eld., Advertising Worldwide: Advertising Conditions in Selected Countries ("Reklamado tutmonde, reklamaj kondiĉoj en elektitaj landoj", Springer-Verlag, 2001), (ISBN 978-3540677130), pp. 72-73.resumoj disponeblaj en Google Books.
  3. "Kansallisen radiotutkimuksen tuloksia" ("rezultoj de nacia radio-enketo"), retejo Finnpanel (alirita je 2014-03-24) (finne).