Diskuto:Ushuaia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"kiuj reirigis ĝin post la kaputiĝo de la antaŭa kapitalista mastro."? reirigis, kaputiĝo kion ĝi intencas diri? refunkciigas kaj forlaso eble estas pli bonaj, ĉu ne? -- aldonis, sen subskribo, la uzanto Sj1mor la 13-an de julio 2021

@Flinga: Nun oni serĉas iujn pli oftajn tajperarojn en vikipedio, kaj inkluzivas ankaŭ demandon ĉu "signigo" estis misa tajperaro de iu kiu intencis tajpi "signifo". Sed la vorto signigo ne devas esti tajperaro: "Signifo" estas tute normala esperanta vorto, "signigo" estas tre malkutima vorto, sed gramatike permesebla kaj uzata per iuj uzantoj: ĝi simple signifas "fari signojn". Tolerebla uzo ekzemple estas en la paĝo Thüringenweg, kie la uzanto Giorno2 skribas pri "la malbona perŝilda signigo de la pado migrada", kio facile povas signifi "la malbona perŝilda signofarado de la pado migrada" (en tio kapricas nur la malkutima vortordo de "migra pado", sed bone, tio estas nur ĝene nekonformisma stilo, ne gramatika eraro). Sed en la paĝo Ushuaia via frazo (de 2023 06 02) ke oni "establis la sub-dividon de Ushuaia, kun signigoj de la misiistoj kaj mararmeaj oficistoj" pli malfacile kompreneblas. Ĉu tio signifas ke tiam la misiistoj kaj oficistoj kun marteloj iris tra la loĝloko kaj al ĉiuj domoj kaj arboj najlis signojn??? Bonvolu klarigi al mi, kion vi volis klarigi per tiu frazo. ThomasPusch (diskuto) 17:46, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

ThomasPusch: dankon pro via atentigo! Eblas aŭ ke mi mistajpis "signoj", aŭ ke mi trovis la vorton "signiigi" por subskribo kaj provis ŝanĝi tiun vorton al substantivo (sed do unu "i" mankas) – ne bona vortoelekto. Ŝajne temas pri mia traduko de la angla ”On 12 October 1884, as part of the South Atlantic Expedition, Commodore Augusto Lasserre established the sub-division of Ushuaia, with the missionaries and naval officers signing the Act of Ceremony”.
Ĉu ne subskriboj aŭ subskribado do povus funkcii bone? Ĉu eble eĉ "per subskribado"? Tamen, mi ne scias la juran funkcion de la subskriboj, eble ili estas pli kiel flankaj 'pliaĵoj' ol rimedioj (ŝanĝeto:) per kiuj oni faras aferojn. 🙂 Amike, flinga (diskuto) 18:35, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
@Flinga: To sign (en) estas "subskribi", nepre, ne "signi" kaj ne "signiigi". Kaj en la plua frazo tuj estas plua problemo: la pompan vorton "Act of Ceremony" eblas laŭ 19-jarcenta Esperanto traduki per "akto" (PIV, 3-a signifo), sed tia 3-a, flanka signifo estas ekstreme malofte uzata en normala Esperanto. Prefere traduku tiun vorton per "dokumento", do "subskribantaj la ceremonian dokumenton", aŭ eblas koncizigi la frazon, se la papero en la tuta teksto ne havas profundan signifon - ja neniu devigas nin sklave traduki laŭvorte el angla originalo al esperanta kopio. Ĉu vi mem ĝustigas vian frazon kun la vortumo "signigo"? --ThomasPusch (diskuto) 20:07, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
ThomasPusch: dankon pro la klarigo! (Se temis pri signiigi, tio venis de malbona vortaro.) Mi ŝanĝis al subskribi, jes, kaj mi ne inkluis la tutan frazon pri tiu dokumento (unu kialo estas ke la nomo ”Act of Ceremony” ne havas signifon por min, mi ne scias ekzakte kion tio estas), do ĝi estas nun ”La 12-a Oktobro 1884 komodoro Augusto Lasserre establis la sub-dividon de Ushuaia, kun subskriboj de la misiistoj kaj mararmeaj oficistoj”. Ĝis la! flinga (diskuto) 20:50, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
@Flinga: Eta komento ankoraŭ: datojn oni esperante faras per modelo "la x-an de monatonomo...", do estas "la 12-an de oktobro 1884". Mi ĵus vidis ke la frazo pri kiu miris uzanto Sj1mor antaŭ tri jaroj (vidu tute supre) ankoraŭ estas en la teksto - "kiuj reirigis ĝin post la kaputiĝo de la antaŭa kapitalista mastro." Ĉu vi scias kiun tiu frazo volas esprimi? Krome mi nun nur vidis iun etan tajperaron (museo > muzeo), probable ankoraŭ estas iuj pliaj, tial la teksto ankoraŭ ne estas tute 100-procente preta. Sed eraroj kiel museo > muzeo ne bojkotas la komprenon, tial ili malpli pezas... ThomasPusch (diskuto) 21:15, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]