Wuthering Heights

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wuthering.jpg

Wuthering Heights (Sovaĝaj Altaĵoj) estas la sola romano de Emily Brontë. Ĝi estis publikigita en 1847, sub la pseŭdonimo Ellis BELL, ĝi fariĝis klasikaĵo de la Angla literaturo, kaj estis la fonto de multaj adaptoj, inkluzive de pluraj dramoj en filmo, radio, televido kaj muzikalo. Ankaŭ ĝi inspiris al populara kanzono de Kate Bush. Postmorta dua eldono estis editorita de ŝia fratino Charlotte Brontë.