Charlotte Brontë
| Charlotte Brontë | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 21-an de aprilo 1816 | |
| Loko de naskiĝo | Thornton, Yorkshire, Anglio | |
| Dato de morto | 31-an de marto 1855 | |
| Nacieco | anglino | |
| Sukcesis kiel | verkistino | |
| Artista nomo | Currer Bell | |
| Artista celigo | fantaziaj rakontoj, romanoj | |
Charlotte BRONTË (naskiĝis la 21an de aprilo, 1816, mortis la 31an de marto, 1855) estis angla verkistino.
Ŝi naskiĝis en Thornton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo en Yorkshire. Kun siaj du fratinoj Anne kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.
En la jaro 1846 la tri fratinoj (la frato fariĝis alkoholulo) publikigis sian unuan poemkolekton: Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Charlotte aperis kiel Currer BELL. La verko apenaŭ rikoltis atenton.
Sukceson gajnis ŝiaj parte membiografiaj romanoj, kiuj pritraktis sociajn problemojn kaj la rolon de la virinoj tiutempe.
En 1854, Brontë edziniĝis kun Arthur Bell NICHOLLS, pastoro. Ŝi mortis dum gravedeco kaj estis enterigita en la Preĝejo de Santa Mikaelo kaj Ĉiuj Anĝeloj en Haworth, West Yorkshire.
Listo de verkoj [redakti]
- Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell (poemoj, 1846)
- Jane Eyre (romano, 1847)
- Shirley (romano 1849)
- Villette (romano, 1853)
- The Professor (romano, eld. 1857)
En Esperanto aperis [redakti]
Jane Eyre / el la angla lingvo trad. de H. J. Bulthuis. – Zutphen : Thieme, 1931. – 493 p.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Bronte Sisters Links
- Anne Brontë: The Scarborough Connection
- BrontëBlog
- Verkoj de Charlotte Brontë ĉe Projekto Gutenberg
- e-libroj.com Charlotte Brontë : Jane Eyre - e-libro elŝutebla -ePub-Pdf-Rtf-Odt