Salomonaj pluvarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉielarko super Talugi-Insulo ( Salomonoj ).

La Salomonaj pluvarboroj estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), tersupraĵa ekoregiono kiu inkludas plimulton de Salomonoj (escepte de Insuloj Santa Cruz ), Buganvil-Insulon kaj Buka-Insulon, kiuj estas partoj de Papuo-Nov-Gvineo. Insuloj Santa Cruz, kiuj troviĝas oriente de Salomonoj, apartenas al ekoregiono de Vanuatuaj pluvarbaroj, kune kun la najbara insularo de Vanuatuo. Ambaŭ ekoregionoj situas en la Aŭstralazia ekozono, kiu ankaŭ ampleksas la najbarajn Bismarkojn kaj Nov-Gvineon, same kiel Nov-Kaledonion, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.

Biome la Salomonaj pluvarbaroj estas tropikaj humidaj foliarbaroj, komune ankaŭ nomataj tropikaj pluvarbaroj. Kune kun aliaj ekoregionoj la Salomonaj pluvarbaroj konstituas biodiverseco-varmpunkton ( nomata Orient-melaneziaj Insuloj ) kaj Tutmondaj 200-ekoregionon ( nomata Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj ).

Eksteraj ligiloj[redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

7°56′S 157°56′O  /  7.93°S, 157.93°O / -7.93; 157.93 (Salomonaj pluvarbaroj)