Sumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sumbo
Rigardo al Waingapu
Rigardo al Waingapu
insulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Malgrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 9° 40′ S, 120° 0′ O (mapo)-9.66666666666671201225Koordinatoj: 9° 40′ S, 120° 0′ O (mapo) f1
Situo de Sumbo
Situo de Sumbo
Areo 11.150 km²dep1 w3f4
Plej alta loko Palindi Wanggameti
1 225 mf5
Ŝtato Indonezio Indonezio
Loĝantaro 611 422
Ĉefa loko Waingapu
Topografio de Sumbo.
Topografio de Sumbo.
vdr

Sumbo (aŭ Sumba) estas insulo en orienta Indonezio. Ĝi estas unu el la Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj troviĝas en la provinco Orientaj sudorientaj insuloj. Sumbo havas surfacon de 11 153 km², kaj la loĝantaro sumiĝis oficiale je 685 186 en 2010. Al la nordokcidento de Sumbo estas Sumbavo, en la nordoriento, trans la Sumba Markolo (Selat Sumba), estas Floreso, en la oriento, trans la Savu-Maro, estas Timoro, kaj en la sudo, trans parto de la Hinda Oceano, situas Aŭstralio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie, tiu insulo eksportis santal-lignon kaj estis konata kiel Santal-ligno Insulo [1].

Antaŭ koloniigo, Sumbo estis enloĝita de pluraj malgrandaj etnolingvistikaj grupoj, kelkaj el kiuj eble havis tribajn rilatojn al la Maĵapahita Imperio. En 1522 la unuaj ŝipoj de Eŭropo alvenis, kaj de 1866 Sumbo apartenis al Nederlanda Hindujo, kvankam la insulo ne venis sub reala nederlanda administracio ĝis la 20-a jarcento. Malgraŭ kontakto kun okcidentaj kulturoj, Sumbo estas unu el la malmultaj lokoj en la mondo en kiu megalitaj entombigoj, estas utiligitaj kiel "vivanta tradicio" enterigi elstarajn individuojn kiam ili mortas. Entombigo en megalitoj estas praktiko kiu estis uzita en multaj mondopartoj dum la Neolitiko kaj Bronzepokoj, sed postvivas ankoraŭ nuntempe en Sumbo. Alia longdaŭranta tradicio estas la foje mortiga ludo de pasola, en kiu teamoj de ĉevalo-rajdantoj lance batalas [2].

Je la 19-a aŭgusto 1977, okazis tertremo mezurante 7,0 je la Skalo de Richter, mortigante 316 homojn, inkluzive de tiuj en la insuloj apud la okcidenta marbordo.

Loĝantaro kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj sumbaj domoj apud Bondokodi, okcidenta Sumbo

.

La sumba loĝantaro parolas gamon da parencaj aŭstroneziaj lingvoj, kaj havas miksaĵon de malaja kaj melanezia deveno. Dudek kvin ĝis tridek pocentoj de la loĝantaro praktikas la animisman marapu-religion. La resto estas kristana, plimulto nederlanda kalvina, sed granda malplimulto katolika. Malmulte da sunaistoj troveblas en la marbordaj areoj. La plej granda urbo en la insulo estas la ĉefhaveno de Waingapu [Ŭajngapu], kun proksimume 10 700 da enloĝantoj. La pejzaĝo estas malaltaĵa, kalkoŝtono-monteta, kaj malsimilas de tiu de multaj indoneziaj insuloj kiuj ampleksas krutajn vulkanojn. Estas seka sezono de majo ĝis novembro kaj pluvsezono de decembro ĝis aprilo. La okcidenta flanko de la insulo estas pli fekunda kaj pli dense loĝita ol la orienta. Sumbo estas unu el la pli malriĉaj insuloj de Indonezio [3] . La sano-situacio en la insulo estas bedaŭrinde drama ĉar alta pocento de la loĝantaro daŭre suferas de malario kaj infaneca morto estas alta. Franco disvolvigis novan programon por disponigi putojn al kelkaj malgrandaj kaj izolaj komunumoj.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Marbordo ĉe Kodi, Sumbo.

Sumbo estas parto de la provinco Orienta Nusa Tengaro. La insulo kaj la apudaj insuletoj estas partigitaj en kvar distriktoj (aŭ "regentejoj"); tiuj estas : Okcident-sumba Regentejo, Sudokcident-sumba Regentejo, Centra-sumba Regentejo kaj Orient-sumba Regentejo. La insulo enhavas 14,6% de la provinca loĝantaro en 2010. La provinca ĉefloko ne troviĝas en la insulo sed en Timoro.

Nomo Precipa loko Estiĝo Kodo Areo (km²) Loĝantaro
nombrado de 2010
Okcident-sumba Regentejo Waikabubak 1958 UU 69/1958 737,42 111 023
Orient-sumba Regentejo Waingapu 1958 UU 69/1958 7 000,50 227 835
Centra-sumba Regentejo Waibakul 2007 UU 3/2007 1 869,18 62 510
Sudokcident-sumba Regentejo Tambolaka 2007 UU 16/2007 1 445,32 283 818
Sumba * 11,052,42 685 186

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de ties karakterizaj flaŭro kaj faŭno Sumbo estas klasifikita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo kiel la aparta ekoregiono "sumbaj deciduaj arbaroj".

Origine parto de la gondvana sud-duongloba superkontinento, Sumba troviĝas en la Wallacea-ekoprovinco, havante miksaĵon de plantoj kaj bestoj de orientalisa kaj aŭstralazia origino. La plejgranda parto de la insulo iam estis kovrita de decidua musona arbaro dum la al sudo turniĝantaj deklivoj, kiuj ne havas tian sekan sezonon, estis ĉiamverda pluvarbaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodall, George (Editor)(1943) Philips' International Atlas London, George Philip and Son map 'East Indies' pp.91-92
  2. http://www.gluckman.com/Pasola.html
  3. http://www.sumbafoundation.org/imhome/attachment_stream.asp?ID=3&FootprintID=0&ProcessID=0[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]