Griza pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza pavofazano
Griza pavofazano
Griza pavofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. bicalcaratum
Polyplectron bicalcaratum
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Polyplectron bicalcaratum

La Griza pavofazanoBirma pavofazano (Polyplectron bicalcaratum) estas specio de la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj kiu troviĝas en Sudorienta Azio, ekzemple en Ĉinio en la suda kaj sudokcidenta partoj de Junano, insulo Hajnano de Gŭangdong-provinco. Ĝi troveblas ankaŭ en Sikimo, Butano, norda Barato, Birmo, Tajlando, Vjetnamio k.a.

Ĝi estas proksime rilata al pavoj (Pavo), kaj kiel tiuj – kaj kiel plej-parto de aliaj membroj de la genro Polyplectron – havas brilajn okulmakulojn en sia plumaro. Tiu orientalisa specio estas la nacia birdo de Birmo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Griza pavofazano estas mezgranda fazano, kun pezo de ĉ. 0,7 kg. kaj longo de ĝis 67 cm. Sur la kapo de la virbirdo hirtas longa plumtufo (kresteto) kun blanketaj makuloj. La birdo preskaŭ tutkorpe malhelbruna aŭ grizbruna estas ornamita per blanketaj delikataj punktoj kaj horizontalaj makuloj. Brile verdbluaj kaj purpuretaj okulformaj makuloj (ocelli) vidiĝas sur la dorso, flugiloj kaj vosto. Estas rozkolora aŭ flaveca nuda haŭtaĵo vizaĝa, blanka gorĝo kaj grizaj irisoj, bekoj kaj kruroj. La birdino malgranda havas sur la kapo disvolviĝantan malhelan plumtufon, mallongan voston kaj neklarajn okulformajn makulojn. Krome la virbirdo havas du ergotojn kaj la birdino ne. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino estas pli malgranda, pli malhela kaj malpli ornama ol la masklo. Junuloj similas al inoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Grizaj pavofazanoj fikse loĝas unuope aŭ duope en ĉiamverdaj arbaroj aŭ densaj bambuaroj sur montetoj malpli ol 1 500 metrojn super la marnivelo. Ili estas tre malofte vidataj eĉ en siaj loĝlokoj, kie tamen aüdeblas ilia kriado. Ilia krio estas rapida, ripetada laringa sono. Ili tage serĉas kiel manĝaĵojn semojn, termitojn, aliajn insektojn, larvojn kaj vegetaĵajn fruktojn. Ili, timemaj, tre rapide kuras, tamen ne lertas en flugado. Nokte ili ripozas sur arboj.

En la reprodukta sezono ili pare ludas en maldensejo en arbaro. Tiam la virbirdoj tre ĉarme etendas siajn flugilojn kaj belajn vostoplumojn. Marte kaj aprile ili pretigas neston en valoj de densaj arbaroj kaj sekundaraj arbaroj apud kulturataj kampoj en montoregionoj. La ino demetas sume 2-5, iafoje 6 ovojn en la nesto, kiuj estas flavecaj aŭ blankaj, senmakulaj kaj malpli grandaj ol la kokovo. La 2-jara pavofazano sekse maturiĝas.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Griza pavofazano estas bela apreca birdo, sed en Ĉinio ĝi estas malfacile kaptebla pro malgranda kvanto. Nun ĝi vidiĝas en tre malmultaj zooj.

La Griza pavofazano distribuiĝas en arbaroj de malaltaj teroj kaj montetoj de kontinenta Sudorienta Azio, sed ne en plej parto de Hindoĉinio same kiel la tuta Malaja Duoninsulo.

Disvastigata tra sia granda teritorio, la Griza pavofazano estas pritaksata kiel specio Malplej Zorgiga fare de la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en la Apendico II (2) de CITES, limiganta ties komercon de birdoj kaptitaj en naturo por konservado de la originaj fazanaroj[1].

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis tri subspeciojn ĝis nune, dum alia aldona estas de neklara valideco:

  • P. b. bicalcaratum Linnaeus, 1758Komuna griza pavofazano
  • P. b. ghigii Delacour & Jabouille, 1924Ghigia griza pavofazano
  • P. b. bailyi Lowe, 1925Griza pavofazano de Lowe (disputata)
  • P. b. bakeri Lowe, 1925Norda griza pavofazano

Unu iama subspecio, nome la Hajnana pavofazano (P. b. katsumatae), ricevis aprobitan specistatuson (AS) fare de la International Ornithological Congress.[2]

La Griza pavofazano de Lowe estis priskribita el kaptiva birdo de nekonata deveno [3]. Similaj ekzemploj aperis, sed la valideco kaj – se distinga – hejmteritorio de tiu taksono restas nekonata. Oni teoriigis ke loĝas en okcidenta Asamo de orienta Himalajo, sed tio estas baze nur sur supozoj.

La filogenio de tiu specio estas tre enigma. Analizoj de DNA konfirmas ke ĝi apartenas al granda kontinentazia klado kun la Germajna pavofazano (P. germaini), sed ankaŭ kun la "brunaj" sudaj specioj nome la Bronzvosta pavofazano (P. chalcurum) kaj la Monta pavofazano (P. inopinatum).[4]

La genetika sekvenco ŝajne montras ke ĝi evoluis konverĝe aŭ kun malpliiĝanta indico de mutacio sur la Griza kaj la Bronzvosta pavofazanoj. Kvankam ili estas tre similaj je molekula nivelo, la distanco kaj interdisaj populacioj de ties plej proksimaj parencoj supozigas multe pli ĵusan kunhavatan komunan praulon inter ili kontraŭ la aliaj du "nordaj" pavofazanoj. Krome la citokromo b kaj informo de D-salto ne subtenas pli proksiman rilaton inter P. bicalcaratus kaj P. chalcurum; ĝenerale ŝajnas ke la prauloj de la kvar specioj separiĝis dum tre mallonga tempo.[4]

Notu tamen ke pro malesto de dediĉitaj studoj de filogeografio, la molekula informo estas nur de limigita valoro ĉe tiu specio, la plej diversa morfologie kaj disvastigata inter pavofazanoj: Ne estas informo pri la deveno kaj nombroj de specimenoj, sed malverŝajnas ke oni uzis pli da unu aŭ du individuoj – eble de kaptiva deveno kaj nedeterminebla subspecia loko. Kio povas esti akceptita estas ke la Griza pavofazano evoluis en kontinenta Sudorienta Azio, probable dum la fina Plioceno al komenca Pleistoceno antaŭ 3.6-1 milionoj da jaroj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
  1. BLI (2008)
  2. http://www.worldbirdnames.org/updates-PS.html
  3. Lowe (1924)
  4. 4,0 4,1 Kimball et al. (2001)
  5. Kimball et al. (2001); notu ke la neĝustigita metodo de molekula mezuro uzita ĉi tie estas eksmoda tekniko. La supozata indico de 2 % de mutacio estas taŭga por malgrandaj mallongvivaj Neoaves, sed probable ne por pli grandaj kaj pli praulaj birdoj kiel la Kokoformaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]